Paĝo:Literatura Mondo - Aprilo 1933.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
PLI BONE OL VENĜI
Dramo en tri aktoj
KAN KIKUĈI
(Fino sekvos.)

Ŝablono:Akto Ŝablono:Sceno

(Printempe de la dua jaro de An’ei (1773), pli ol dudek jarojn post la okazaĵoj en Akto II. La loko estas Ao-no-Doomon ĉe Jabakei en Kjuuŝuu. Pro oportuneco oni uzas la nomon poste donitan. — La enirejo de la tunelo. Dekstre, la rokoj estas deŝiritaj kaj parto de l’ Jamakuni Rivero estas videbla. La reston de la scenejo okupas griza rokmuro, en kies mezo estas la faŭko de la tunelo proksimume ses metrojn alta kaj ok metrojn larĝa. Malgrandaj ŝtonoj estas disĵetitaj ĉie ĉirkaŭe. Apud la rivero staras kelkaj junaj kriptomerioj. Laŭ la rando de la rokmuro, tabula ponto pendas danĝere. Ĝi sin apogas al ĉeno. Kiam la kurteno leviĝas, Maljunulo ŝajne de sufiĉa bonhavo, Kolportistino kaj Kamparano kun ĉevalo venas en ordo trans la ĉenponton timeme. Kiam ili ĉiuj transiĝas, ili haltas kelkan tempon por ripozi sur la scenejo.)

Maljunulo (sidiĝas sur roko kun ekĝemo de trankviliĝo). Mi ĝojas, ke mi faris ĵurpromeson pilgrimi al Haĉiman Sanktejo de Usa unu fojon por ĉiu jaro, sed transiri tiun ĉi ĉenponton ĉiam egalas riski la vivon. Ĉar ne blovas la vento la lastajn tagojn kaj la pontotabuloj estas renovigitaj, nun ne estas danĝero por homa vivo, sed la paŝoj de maljunulo estas malfirmaj, malfirmaj.

Kolportisto. Mi estas loĝanto de Hida vilaĝo, kaj devas transiri la ponton ĉiutage, do mi jam alkutimiĝis, sed en pluvaj tagoj, kiam ĝi estas glitiga kaj skuiĝas pro la vento, estas vere danĝere.

Kamparano (fine veninte trans la ponton kun sia ĉevalo). Ha, estis malfacilege. Survoje, kiam mi pensis, ke jam la ĉevalo obstiniĝos, mi tremis de timego.

Kolportistino (al la Kamparano). Sinjoro Sakuzoo. Efektive vi devas esti atenta. Estas vere danĝere, kiam vi estas kun ĉevalo. Se vi enfalus kun la ĉevalo kiel sinjoro Sinnemon de Kakizaka en la lasta jaro, tio estus via fino.

Kemparano (ŝerce). Se mi mortus kun vi, almenaŭ la homoj babilus pri ni, sed morto kun ĉevalo ja estus morto de hundo.

(Du Ŝtonhakistoj venas el la tunelo portante ŝanĝon de ŝtonhakaĵoj.)

Kamparano. Hola, Ŝoo-don. Vi laboras diligente, ĉu ne? Ĉu la laboro iom progresis?

Unua Ŝtonhakisto (demetante la ŝarĝon kaj sidiĝante sur ĝi). Nenia ŝanĝo, de kiam mi venis. Ĉar ni traktas grandegan rokegon, ni ne povas trahaki eĉ dudek metrojn en duona jaro aŭ unu.

Kamparano. Povas esti. Povast esti. Komence mi pensis, ke ĝi estas tiel neebla laboro, kiel rigardi la sunon tra la trueto de kudrilo. Sed la persistemo de sinjoro Rjookai estas admirinda. Komence oni nomis lin »Freneza Bonzo,« aŭ »Trompisto,« kaj kiam mi estis juna, mi mem ĵetis unu aŭ du ŝtonojn post li. Sed oni klinis la kapon antaŭ lia persistemo. Oni diras, ke la ŝtonhakistoj estas duobligitaj, de kiam la distriktestro donis al li rekompencon.

Dua Ŝtonhakisto. Ĝis nun ni trahakis kvar kvinonojn de ĝi, tial nun restas tre malgranda laboro. Lastatempe, sinjoro Rjookai preskaŭ ne dormas en la nokto.

Maljunulo. Mi deziras ĝisvivi iamaniere, ĝis tiu ĉi tunelo estos preta. Kaj laŭ tiu ĉi mezuro, ŝajne mia deziro estos plenumita.

Kamparano. La kamparanoj de la sep vilaĝoj de Jamakuni-valo malpacience atendas ĝian pretiĝon. Mi mem intencas helpi ankaŭ en tiu ĉi jaro tuj, kiam mi finos la plantadon de rizo. Mi timas, ke mi estas tro komforta lasante sinjoron Rjookai mem fari ĉion.

(Multaj Kamparanoj alvenas de maldekstre.)

Dua Kamparano (irinte al la faŭko de la tunelo kaj streĉante la orelojn). Ha, ĝi fariĝis profunda. Antaŭ du aŭ tri jaroj, ankoraŭ la sono de la marteloj aŭdiĝis ĝis la faŭko.

Tria Kamparano. Fariĝis profunda. Tre profunda. Mi vetis kun Rinhaĉi de la najbara vilaĝo, ke tio bezonas unu jaron kaj duonon, kaj laŭ tiu ĉi mezuro, mi gajnos.

Kvar Kamparano. Vi, senhonta fripono! Pro sijnoro Rjookai penanta plene kovrite la polvo, vi estos punita de Ĉielo.

Tria Kamparano. Tute ne, Sinjoro Rjookai ĉiam diras, ke li ellaboras sian propran saviĝon, kaj ankaŭ por ni estas eterna la graco, ĉu vi ne memoras?

Kvara Kamparano. Nur por pagi pro sia krimo, ĉu homo povas fari tiel grandegan laboron kiel tiu? Ĉio estas pro lia sankta ĵuro por elaĉeti ĉiujn vivulojn. Kiam mi estos libera, ankaŭ mi intencas helpi.

Tria Kamparano. Bone, diru mensogon. Vi ĉiam diras, ke vi helpos, jaron post jaro, kaj vi ne prenis martelon eĉ unu fojon ankoraŭ, ĉu ne?

Kvara Kamparano. Ĉu ne estas same pri vi?

(Dum la Kamparanoj interparolas, Ĵicunosuke envenas. Li estas en simpla vojaĝvesto kaj portas katunan pluvmantelon. Kiam li vidas la tunelon, li rigardas la planon de la ĉirkaŭaĵo iom ekscitite, kaj poste ekzamenas la ĉenponton kondukantan dekstren kaj revenas kaj enrigardas la tunelon. Intertempe li tiras al si la atenton de la Kamparanoj.)

Ĵicunosuke (fine alparolas la Duan Kamparanon). Pardonon mi petas! Mi deziras vin demandi pri io. Oni diras, ke en la tunelo estas bonzo nomata Rjookai, sed ĉu tio estas vero?

Kamparanoj (kune). Kial tio ne estus vero? Sinjoro Rjookai ja estas preskaŭ la posedanto de tiu ĉi tunelo.

Ĵicunosuke. Ĉu jes? Mi do deziras demandi plu, kiomjara li estas proksimume?

Unua Ŝtonhakisto (suspekteme rigardante la nekonatan militiston). Sinjoro Rjookai estas pli ol kvindek-jara. Jam baldaŭ estos sesdek.

Ĵicunosuke (trankvile). Mi aŭdis, ke lia naskiĝloko estas Kaŝiŭazaki en Eĉigo.

Unua Ŝtonhakisto. Jes, ĉiuokaze li diras, ke ĝi estas regiono, kie multe neĝas.

Ĵicunosuke. Ĉu vi ne aŭdis, ke li servis en Edo dum sia junaĝo?

Dua Ŝtonhakisto. Jes, mi aŭdis, ke li servis. Foje li rakontis al mi pri la prospereco de Asakusa Kanzeon.

Ĵicunosuke (fine streĉigante). Dankon pro via