Paĝo:Literatura Mondo - Aprilo 1933.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

informo. Kaj ĉu tio ĉi estas la sola enirejo de la tunelo?

Unua Ŝtonhakisto. Jes, estas videble. Por malfermi la alian transe, sinjoro Rjookai nun entreprenas suferigan penlaboron.

Ĵicunosuke. Kiel longe estas la tunelo?

Dua Ŝtonhakisto. Kion vi volas fari post tia demando?

Ĵicunosuke (enpensiĝinte momenton). Mi volas vidi tiun sinjoron Rjookai. (Li estas enironta.)

Unua Ŝtonhakisto. Atendu. Homo ne konanta la lokon, ne povas enpaŝi. Rokoj elstaras tie kaj ĉi tie kaj kavoj estas tre multaj.

Ĵicunosuke. Do, ĉar mi havas kun li aferon, ĉu vi ne bonvolus al li diri, ke iu faris la tutan vojon de Eĉigo por lin vidi?

Unua Ŝtonhakisto. Tuj mi enkuros kaj diros al li. (Enkuras.)

Dua Ŝtonhakisto. Ĉu vi estas parenco de sinjoro Rjookai? Ĉiu en la sep vilaĝoj de tiu ĉi Jamakumi valo estas de li treege helpata. Ni ŝuldas al li koran dankon. (Sin klinas.)

Maljunulo (venante antaŭen). Eble lia reputacio ne povis atingi de Kjuuŝuu tute ĝis Eĉigo, sed sinjoro Rjookai estas de la popolo de la sep vilaĝoj de tiu ĉi valo tiel dankata kiel Ĵiĉi Bosacu.[1] (Klinsalutas. Returne rigardas la aliajn.) Jen estas lia parenca sinjoro militisto. Ĉiuj esprimu vian dankon. (Ĉiuj klinsalutas kune. Ĵicunosuke, iom konfuzita spirite, resalutas facile.)

Maljunulo. Vi ne povas esti lia filo, ĉu ne? Ĉu vi estas lia nepa? Estu plej bonvenanta ĉi tie. Kie en la mondo vi aŭdis pri tio?

Ĵicunosuke. Mi estis en vojaĝo por viziti ĉiujn provincojn, por ekzerci min survoje en glavarto, kaj mi ricevis la informon de iu ĉe Haĉiman Sanktejo en via provinco.

Maljunulo. Tio estas certe renkontiĝo dank’ al la graco de Ĉielo.

Dua Kamparano. Jam pasis dudek jaroj ĝis tiu ĉi jaro. En la daŭro de tiu longa tempo li penlaboris kun sia tuta koro. Li diras, ke tio estas por elaĉeti liajn ripetitajn krimojn plenumitajn en lia juneco, kaj lastatempe li svingas martelon eĉ en la nokto.

Ĵicunosuke (duone al si mem). Por elaĉeti siajn ripetitajn krimojn? Sed la kruelege malvirto, mortigo de sia sinjoro, ne povas esti forviŝita. (Ridas mokeme.)

Maljunulo. Eĉ mortigo de sia sinjoro tio estis? Sed per tiu spirito, eĉ tio, eble, estas forviŝita.

Ĵicunosuke. Ĉu tio estas forviŝita aŭ ne, vi vidos baldaŭ. (Ridas ironie.)

(La homoj komencas iom suspekti Ĵicunosuke’n kaj flustras inter si. Tiam Rjookai elvenas kun du Ŝtonhakistoj subtenantaj lin ambaŭbrake. Ĵicunosuke kaŝe malsekigas la vinkton en la tenilo de sia glavo. Rjookai estas malgrasega kaj osteca, kaj liaj kruroj sub la genuoj estas precipe maldikaj. Kvankam lia deŝiriĝinta robo montras, ke li estas bonzo, liaj haroj kreskis longe kaj kovras lian sulkozan vizaĝon. Liaj okuloj estas nebulaj kiel cindro. Kiam li eliĝas el la tunelo, li ŝanceliĝas kvazaŭ blindigita de subita lumo. Kiam la Kamparanoj ekvidas lin, ili surgenuiĝas kaj adorkliniĝas.)

Dua Ŝtonhakisto (helpante Rjookai’n). Gardu vin.


La viktimo
— Rabindranath Tagore —

Je distanco aspektis vi
titana en via mistera majesto de teroro.
Kun tremanta koro mi staris antaŭ via aperaĵo.
La kuntiritaj brovoj aŭguris pereon,
kaj kun bleka kaj frakaso subite falis la bato.
Miaj ostoj rompiĝis,
kun klinita kapo mi atendis la mortodonan furiozon.
Ĝi venis.
Kaj mi miris: Ĉu tio do estas via tuta minaco?
Kun viaj altetenataj bataliloj
vi aspektis timige granda
Por frakasi min venis vi tien,
kie mi kaŭre kuŝis sur la tero.
Subite vi malgrandiĝis, kaj mi ekstaris.
De tiam ekzistas por mi nur sufero
sed nenia timo.
Granda vi estas kiel la morto mem,
sed via viktimo estas pli granda ol la morto.

Tradukis: Stellan Engholm

Rjookai (palpante per siaj manoj). Kie li estas? Kie li estas?

Dua Ŝtonhakisto. Jen ĝuste tie. Tuj tie.

Rjookai (kvazaŭ li trovis malklaran figuron de Ĵicunosuke). Kiu estas vi? Miaj maljunaj okuloj estas kadukiĝintaj kaj vidas tre malfacile.

Ĵicunosuke (iom surprizita de la ekvido de sia kadukiĝinta malamiko kaj perdinta la streĉan severecon alprenitan je la komenco.) Ĉu vi estas nomata sinjoro Rjookai?

Rjookai. Jes, mi estas. Kaj vi?

Ĵicunosuke (iom ekscitite). Kiel ajn vi aliformigis vin en bonzon nomatan Rjookai, aŭ kiel ajn vi nomas vin, eble vi ne mensogos. Vi ne forgesis, kiel en via juneco, nomata Iĉikuroo, vi mortigis vian sinjoron, Saburobjoe Nakagaŭa, en Edo kaj forkuris, ĉu ne?

Rjookai (montrante per trankvile sed humile voĉo ke li, kvankam bedaŭras sian krimon, estas savita de siaj pekoj). Mi ne forgesis. Mi ne forgesis. Kaj kiu estas vi, kiu diras tion?

Ĵicunosuke. Eble vi ankaŭ tion ne forgesis. Mi estas Ĵicunosuke, unusola filo de Saburobjoe.

Rjookai (verŝante maldolĉajn larmojn). Sinjoro Ĵicunosuke! Mi memoras. Mi bone memoras. Kiu mortigis vian patron kaj forkuris, estis neniu alia ol tiu ĉi mizera Rjookai.

Ĵicunosuke. Mi pasigis ĉirkaŭ dek jarojn de doloro kaj agonio por venĝi mian patron kontraŭ vi, vi, monstra mortiginto de sia mastro kaj forkurinto. Ĉar ni renkontiĝis nun ĉi tie, jam estas tro malfrue forkuri, do batalu kun mi juste.

Rjookai. Vi tre longe suferis. Mi tre bedaŭras. Mi nur pensis pri la elaĉeto de miaj pekoj. Mi neniam pensis, ke mi kaŭzis al vi tiom da doloro. Nu, forprenu mian vivon. (Komencas iom vidi.) Fine mi vidas vian vizaĝon. Al mi ŝajnas, ke mi kvazaŭ rigardas la vizaĝon de via patro kun ĉagrenego antaŭ miaj okuloj. Nu, forprenu mian vivon. Eble vi jam aŭdis; tiu ĉi fosaĵo estas tunelo, kiun tiu ĉi mizera Rjookai

deziris fosi por elaĉeti siajn pekojn, kaj post dudek

  1. Nomo de Budao.