Paĝo:Literatura Mondo - Decembro 1922.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la reĝimo, kiu per sia bruta, venĝa materialismo kaj pure teraj tendencoj mortigis lin. Li devis elekti en la dilemo: ĉu „Ars longa vita brevis“ aŭ la evangelio de Karl Marx, kiu traktas nur pri kaj por la dua parto de la latina proverbo. Li sufokiĝis kaj lia morto staros kiel plej nigra malbeno al tiuj liaj samtempuloj kiuj povis, sed ne volis subteni la fajron de eterna lumo, brulanta en tiu granda talentuto.

La leganto do komprenas nun, kiel la paraleloj en la vivo de Puŝkin kaj Blok kvazaŭ ligas ilin, kaj neniu skizo pri Blok estus klara sen aludo al Puŝkin, en kies granda fonto sin banis la animo de Blok kaj kies juvelojn li facetis kun majstra beleco, estante mem grandulo; kaj nur akcentante per tiu laboro pri sia antaŭulo sian heredan gloran destinon.

Pri kio skribis Blok? Li skribis pri ĉio, kien penetris lia rigardo, liaj sentoj, lia penso kaj fantazio. Kaj ili penetris en la plej profundajn sekretojn de la vivo kaj portis al ni de tie, kvazaŭ el minejo, ĉiam novajn kaj freŝajn leĝojn, lumon, vokon kaj revelaciojn.

Do, studi la modernan rusan arton kaj ne konatiĝi kun Blok — estus tia eraro, kiel veni al Parizo kaj ne vidi la turon de Eiffel. El tiu komparo ankaŭ evidentiĝas, ke simila eraro estas preskaŭ neebla.

Dezirinte priskribi la tutan ciklon de la rusa revolucio, Blok ne elektis la literaturan lingvon, nek ian modernigitan lingvaĵon, sed prenis la parolan, simplan lingvon de amaso. Oni do povas imagi, kian miraklon kreis el ĝi Blok! Tiu lingvo, kvazaŭ nefacetita ankoraŭ diamanto, sub lia facetadilo subite ekbrilis per nekomparebla, originala, natura beleco. Sola tiu eksperimento faras el Blok kreanton de epoko. Kaj lia percepto pri la revolucioj