Paĝo:Literatura Mondo - Decembro 1922.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Se ni nun transiros al la muziko, ni trovos la kampon, kie oni pli ol ie ajn aliloke povus esti internacie komprenata; laŭ la senco mem de tiu arto. Nota lingvo de muziko — kvazaŭ la prototipo de nia Esperanto — permesas eĉ al verkoj kreitaj en pure naciaj kondiĉoj fariĝi kompreneblaj por la alinaciuloj, certe pli ol malpli profunde ol la aŭtoro tion dezirus.

Du rusaj nomoj estas plej ofte ripetataj nun alilande, kiel la plej brilaj reprezentantoj de la rusa muziko. Tiuj nomoj estas: Skrjabin kaj Stravinskij. Malfacile estas trovi talentojn tiom malsamajn, verkojn pli kontraŭajn, ol la verkoj de tiuj du komponistoj.

Muziko, vice kun danco, ŝajnas esti la memsufiĉa, „sencela arto“. Ilin ambaŭ kuniganta esenco — la ritmo — prezentiĝas kiel perfekte neŭtrala, abstrakta aĵo, sendependa de la konscio de l’ kreanto. Ritmigita movo, transporto de ritmo en la spacon estas la embrio de danco, ritmigita sono estas la embrio de la muziko. Sonanta materialigo de ritmo estas la muziko, kiu atingis en niaj tagoj plej subtilan delikatecon, aperigas eksterordinaran, ekstazigan potencon, entenatan de du ĝiaj elementoj — sono kaj ritmo.

Tiu ĉi hipnotiga, mistika forto, enmetita en la sonritman esencon de la muziko, konsistigas la spiriton de la kreo de Skrjabin. Skrjabin kiel muzikisto ne estas apartigebla de Skrjabin la homo. Se oni iam aplikos la sentencon de Schopenhauer, kiu difinas la muzikon kiel senperan esprimon de volo, ĝuste tiun difinon oni devas apliki al la verkoj de Skrjabin. Tuta Skrjabin dronis en mistika, religia, streĉa celado. Tuta lia vivo estis kvazaŭ serĉo de eliro en la aliajn mondojn. La muziko neniel estis, nek povis esti por Skrjabin la celo mem, ĝi estis nur rimedo plej potenca por atingi aliajn celojn, por kiuj li ne trovis la vortojn en lingvo. Muzika penso anstataŭis por li la penson diskutan, la sonoj — vortojn kaj frazojn. La muziko de Skrjabin estas ĉiam nur lirika. Muzika eposo, „pentro“ estas por li rekonataj, same mankas al li la „objekteco“. Skrjabin en la muziko ludas rolon iom komunan kun la rolo de Dostojevskij en la literaturo, pro lia streĉa direktiĝo al celoj, kiuj solaj havas por li la absolutan valoron.

Tuta kontraŭa al li estas Stravinskij. La personecon de Stravinskij malfacile estas trovi en liaj verkoj. Muziko prezentiĝas al li kiel sia propra mondo, en kiu la objektoj havas ĉiun sian apartan koloron. Stravinskij estas subiĝinta al la muzika elemento, sed majstre posedante ĝiajn leĝojn, li restas majstro de la elemento pli granda ol li mem. Skrjabin konkeris la muzikon kaj per titana volstreĉo devigis la elementon servi al li, ne li eniĝis en la spacon de la muziko, sed ĝin li enkondukis en sian propran mondon. Majstreco de Stravinskij estas plej mirinda, sed lia volo, li mem en lia muziko ne estas videblaj.

Ankoraŭ kelkajn interesajn trajtojn de ili ambaŭ. Ŝajnas esti ke Stravinskij entute estas plenigita de rusa nacia spirito: li prenas la motivojn kaj kolorojn el nacia rusa fonto. Skrjabin neniam prenis la ultranaciajn rusajn temojn, sed lia streĉa celado faras lin rusa laŭsence, dum Stravinskij estas plimulte eŭropano. Tial la lasta, kvankam ne tiel multe konata kiel Skrjabin fariĝas en Eŭropo pli bonvena, dank’ al lia komprenebleco, dum la gigantaj verkoj de Skrjabin malofte trovas ĝustajn kaj bone li kompreni kapablajn aŭditorojn.

*

Kvar nomoj el la centoj da ili — kaj jam ili brilas kiel kronaj juveloj sufiĉaj por glorigi unu apartan nacion. Ni ne tuŝis ankoraŭ rusajn teatron, baleton, popolan arton. Pristudi ĉion estas granda laboro, la homa vivo por tio ne sufiĉas. Kaj tamen ne estas eble ne studi tiun senfinan trezorejon de homa spirito — la rusa arton, — ĉar la studado mem fariĝas ĝuo kaj aparta, delikata feliĉo.


RAKONTO PRI KIŜ[1]
JACK LONDON


Kiŝ vivadis antaŭ longe apud la bordo de l’ polusa maro. Li estis ĉefulo en sia vilaĝo, kaj mortinte, li estis honorata, kaj lia nomo restis sur la lipoj de la homoj. Li vivis en tiel malproksima tempo, ke nur la maljunuloj memoris lian nomon kaj la rakonton, kiujn la prapatroj postlasis al ili. Ankaŭ la venontaj maljunuloj, siavice, same faros al siaj idoj ĝis la tempfino. Kaj estis dum la vintra mallumo, kiam la nordvento blovegas tra la glaciebenaĵo kaj la aero pleniĝas per fluganta blankaĵo tiel, ke neniu kuraĝas eliri, kiam oni rakontis, kiamaniere Kiŝ sukcesis sin levi el la plej humila „igluo“[2] de la vilaĝo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo super ĉiuj.

Oni diras, ke li estis inteligenta knabo, sana kaj forta, kaj estis vidinta dektri sunojn. Tiamaniere oni mezuris la tempon tiutempe, ĉar dum ĉiu vintro la suno forlasas la landon, kaj en la venonta jaro aperas nova suno por ke la homoj povu ree varmiĝi kaj rigardi reciproke la vizaĝojn. La patro de Kiŝ estis tre kuraĝa viro, sed li mortis dum tempo de malsatego, kiam li penis subteni la vivon de siaj kunuloj per mortigo de granda polusa urso. Pro tiu forta deziro li ekluktis kontraŭ ĝi, kaj liaj ostoj frakasiĝis. Sed la urso havis multe da karno, kaj la homoj estis savitaj. Kiŝ estis lia sola filo, kaj post la morto de l’ patro, Kiŝ kaj la patrino loĝis kune. Sed la homoj estis forgesemaj kaj forgesis la heroaĵojn de l’ patro; kaj ĉar Kiŝ estis nur knabo kaj la patrino estis nur vidvino, ili ankaŭ estis forgesitaj, kaj baldaŭ loĝis en la plej humila el la „igluoj“.

Iun nokton, kiam la konsilantaro kunsidis en la granda „igluo“ de la ĉefulo Kloŝ-Kŭan, Kiŝ montris, kia sango trafluis siajn vejnojn kaj kiajn virajn kvalitojn li posedas. Kun

  1. Rekomendita de E. L. A.
  2. Loĝejo.