Paĝo:Literatura Mondo - Decembro 1922.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kvazaŭ plenaĝula digno li leviĝis kaj atendis la ĉeson de la babilado.

— Estas vere, ke la viando estas porciita al mi kaj mia patrino, — li diris — sed ofte ĝi estas maljuna kaj malmola, kaj krome ĝi enhavas ekstreman kvanton da ostoj.

Ĉiuj ĉasistoj, grizharaj same kiel junaj, konsterniĝis. Neniam antaŭe aŭdiĝis io simila: knabo, kiu parolas kvazaŭ plenaĝulo kaj eldiras severaĵojn rekte al ili. Sed firme kaj serioze daŭrigis Kiŝ:

— Ĉar mi scias, ke mia patro Bok estis eminenta ĉasisto, tial mi parolas tiel. Oni diras, ke Bok havigis pli da viando ol du plej bonaj ĉasistoj: ke per siaj propraj manoj li disporciis ĝin; ke per siaj propraj okuloj li atentis, ke eĉ la plej humila maljunulo kaj maljunulino ricevu justan porcion.

— Na, na! — ekkriis la viroj — for la infanon! Enlitigu lin! Li ne estas viro, kiu rajtas paroli al viroj kaj grizbarbuloj!

Trankvile li atendis la ĉeson de la bruego.

— Vi havas edzinon, Ugh-Gluk, — li diris — kaj pro ŝi vi parolas. Kaj vi, Massuk, havas edzinon kaj patrinon, kaj pro ili vi parolas. Mia patrino havas neniun krom mi; pro tio mi parolas. Kiel mi antaŭe diris, kvankam mortis Bok, pro tio ke li ĉasis tro bone, tamen estas juste, ke mi, lia filo, kaj Ikiga, lia vidvino kaj mia patrino, havu sufiĉe da viando, kondiĉe, ke la gento havas abundan provizon… Mi, Kiŝ, filo de Bok, estas parolinta!

Li sidiĝis kaj aŭskultis vigle la fluegon de protesto kaj indigno, kiujn vekis liaj vortoj.

— Knabo parolas en konsilejo! — konsterne murmuris la maljuna Ugh-Gluk.

— Ĉu la infanetoj diras al ni, plenaĝuloj, kion ni devas fari? — demandis Massuk laŭtvoĉe. — Ĉu mi, plenaĝulo, estu mokata de ĉiu infano, kiu petaĉas viandon?

La kolero bolis treege. Ili ordonis, ke li enlitiĝu, minacis, ke li havos nenian viandon, ke li estos batata pro lia aroganteco. La okuloj de Kiŝ ekbrilis kaj la sango ekpulsis sub lia haŭto. Dum ili riproĉis kaj mallaŭdis lin, li ekleviĝis.

— Aŭskultu min, vi, viroj — li kriis. — Mi ne parolos plu en tiu ĉi konsilejo, ĝis kiam la plenaĝuloj venos al mi kaj diris: „Estas ĝuste, Kiŝ, ke vi parolu; estas ĝuste, kaj ni tion volas,“ Jen al vi, plenaĝuloj, mia lasta vorto. Bok, mia patro, estis eminenta ĉasisto. Ankaŭ mi, lia filo, iros kaj ĉasos la viandon, kiun mi manĝos. Kaj sciu, ke tio, kion mi kaptos estos juste disporciita, kaj nek vidvino, nek malfortulo ploros nokte pro tio, ke mankas manĝaĵo, dum la fortuloj ĝemas dolore pro la trosateco. Kaj en la venontaj tagoj hontos la fortuloj, kiuj estas tro multe manĝintaj. Mi, Kiŝ diris ĉi tion.

Mokoj kaj ridaĉoj sekvis lin, sed kun neŝancelebla volo li foriris, sin turnante nek dekstren, nek maldekstren.

La sekvintan tagon li iris laŭlonge de la bordo, kie renkontiĝas la tero kaj la glacio. Tiuj, kiuj rigardis lin dum lia foriro, vidis, ke li kunportas sian pafarkon kaj sufiĉe grandan provizon de ostpintaj sagoj. Ili ankaŭ vidis, ke surŝultre li portas la longan ĉaslancon de sia patro. Estis ridado kaj multe da babilado pri la neniam antaŭe vidita okazo. Neniam knaboj tiel junaj foriris por ĉasi; kaj ĉi tiu iris sola! Kaj ili kapbalancis kaj murmuris kvazaŭ profete, kaj la virinoj kompate rigardis Ikiga’n, kaj la vizaĝo de Ikiga estis serioza kaj malĝoja.

— Li revenos post nelonga tempo — ili diris kuraĝige.

— Li iru; per tio li havos bonan lecionon, — diris la ĉasistoj — kaj li revenos baldaŭ kaj li fariĝos humila kaj malfanfarona por ĉiam.

Sed pasis tago; pasis du tagoj. Kaj je la tria blovis ventego, kaj Kiŝ ankoraŭ forestis. Ikiga ŝiris al si la harojn kaj sur la vizaĝon ŝi ŝmiris fulgon de fokoleo por montri sian ĉagrenon. Kaj la virinoj riproĉis la virojn per maldolĉaj vortoj pro tio, ke ili estis malbontraktintaj la knabon kaj kaŭzis per tio lian morton. Kaj la viroj nenion respondis, sed intencis serĉi la kadavron, post kiam la ventego trankviliĝos.

Tamen, la sekvintan tagon, frumatene, marŝis Kiŝ en la vilaĝon. Sed ne honteme li venis. Surŝultre li portis ŝarĝon da viando ĵus akirita. Kaj fiere li marŝis, kaj arogante li parolis.

— Iru vi, plenaĝuloj, kun hundoj kaj glitveturiloj, kaj laŭiru la vojon, kiun mi tramarŝis dum preskaŭ unu tago — li diris. — Estas sur la glacio multe da viando, ursino kaj du duonkreskintaj ursidoj.

Ikiga treege ĝojis, sed per virsimila mieno li akceptis ŝiajn karesojn, dirante:

— Venu, Ikiga, ni manĝu. Kaj poste mi dormos, ĉar mi laciĝis.

Tion dirante, li eniris la „igluon“ kaj manĝis ĝis sato, kaj dormis dudek horojn.

Tiam estiĝis granda dubo — dubo kaj diskutado. Mortigi polusan urson estas faro tre danĝera, sed multoble pli danĝere estas mortigi ursinon kun idoj. La plenaĝuloj ne povis kredi, ke la knabo, tute sola, povis fari tian mirindaĵon. Sed la virinoj atestis pri la freŝa viando, kiun li alportis surdorse, kaj ĉi tiu estis nerefutebla aserto. Fine do ili foriris, plendante, ke tre kredeble, eĉ se li vere