Paĝo:Literatura Mondo - Januaro 1935.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Iaj Belmontoj kaj Wassermanoj! Ho, honto!…« Kaj la kaŭzo de tiu krio estas nur tiu tranĉema sinjoro. Tiu kolera, blankbeka kritikisto ne scias, ke mi skribas jam kvindek jarojn pole kaj ke jam mia avo, eminenta doktoro kaj filantropo. Mateo Studencki, skribis pole medicinajn laborojn (inter aliaj, kvazaŭ antaŭvidinte la sidan laboron de sia nepo, pri — »Hemoroidoj« — ne Homeroidoj). Sed ĉu mi rajtas deziri, ke tiu juna floro de postmilita ĵurnalistaro, sciu pri tio, — se li eĉ ne scias —, ke Wasserman estas germana aŭtoro kaj mi, okaze, lia tradukanto? Mia kritikanto vidis nur la reklamojn de eldonisto kaj ankaŭ tiujn malbone tralegis.

Pro la sama kaŭzo, mi, kies tradukon de l’ Puŝkina ĉefverko, »Eŭgeno Onegin« siatempe la pola kaj rusa kritiko nomis, »ekzemplo de perfekteco« — nun, en la lastaj tagoj de mia vivo, subite eksciis, ke mi absolute ne konas ambaŭ lingvojn: polan kaj rusan. Eble tiuj modernaj kritikuloj pravas. Estas ja eble, ke sen la kono de la rusa lingvo mi estis advokato kaj defendanto en Peterburgaj juĝejoj dektri jarojn, ke sen la kono de la rusa lingvo mi kortuŝis la rusajn militajn juĝistojn, en la kruelaj tagoj de l’ subtera movado en Varsovio. Kaj oni devas esti publika lektoro en Varsovia altlernejo, traveturi centfoje la polan provincon kun prelegoj, skribi amason da volumoj, esti ankaŭ instruisto kaj advokato en pola lingvo, por malfermi ĉe sia vivofino la okulojn kaj ekscii, ke oni ne povas skribi kaj paroli pole.

Ĉi tiu paradoksa stato havas ankaŭ duan flankon. En mia trideka jaro, travivinte internajn emociojn kaj pensante, ke mi estas la sinjoro kaj registo de mia konscienco, mi permesis surŝprucigi min per evangelia akvo. Nun granda amaso da amikoj de l’ homo kun barbo kaj tranĉilo sentis sin ofenditaj pro tio, ke mi volas ripari la operacion en lulilo — kaj krucigas nun multjare kaj fervore mian nomon, trovante ke mi ne skribas sufiĉe — jude, kiel liberpensulo.

Okazas de tio strangaĵoj, mirindaĵoj! Se mi skribas pri tragedio de Israelo en duvoluma verko: »Moseo nuntempa« (la heroo estas Herzl, kies tragedion sur vojkruciĝo mi profunde eksentis) — mi aŭdas de l’ nacia judpresa flanko, ke mi agis sakrilegie, tuŝinte la judan temon per manoj makulitaj, malpuraj (jes! ili ne pardonas al mi la uzadon de akvo), kaj de l’ dua flanko, kristpresa, ŝovinista, mi aŭdis, ke mi grandigis kaj nobligis ĉion judan kaj malnobligis perverse ĉiujn kristanojn en mia romano. (Tiuj ĉi lastaj ne povas pardoni al mi la memorindan vundeton.)

Ĉiam estas same en miaj sociaj kaj literaturaj bataloj. Niaj politikaj tendaroj havas mirinde mallongajn manojn. Kiam ili surĵetas sin reciproke per ŝtonoj, tiuj ne atingas ĝis la kontraŭulo kaj falas enmeze. Kaj ĝuste en tiu mezo estas mi, »sovaĝa« homo, fanatika malamiko de fanatikeco, parolanta maldolĉan veron al ambaŭ flankoj. Vere mi estas mem kulpa, se ĉiuj ŝtonoj faladas sur mian kapon.

Tamen mi restis ankoraŭ viva. Kiel? Eble pro tio, ke efektive mi estas nur parte sur la tero, kaj pli ofte kaj pli pene super la tero, sur nebuloj de filozofia pripensado… Mi povis min konsole per tio, ke la sorto de l’ iom kreskintaj super la amason estas: pagi tributon al Kalumnio. Tamen, samideanoj, ne pensu, ke mi estis tute superŝutita per ŝtonoj. Oni ne povis min ŝtonumi: miaj romanoj historiaj kaj psiĥologiaj estas tamen tre legataj kaj amataj de la publiko.

Kaj fine ĉio ĉi enuigas min kaj mi volonte ekirus

Sub la bildo de Leo Belmont
— Viktor Gomulicki[1]

Jud-origina. Venĝajn anĝelojn li prigloris,
Solenis Kriston, gloris Astarte-n, respeklplena,
Budhon kaj Mahometon estime li honoris,
Sed li batalis kun la satano abomena.

Por la amas’ avida ne ŝparis li talenton,
Donis li paĝojn plenajn de larm’ kaj gal’ sentime,
Sed tiu, por ĉi ĉio, nur mokon kaj silenton
Al li en memortemplo ja lasis dankesprime.

Meta-jud’, super-polo, li loĝis en genio
Surkraĉis naŭze porkojn entogajn kun protesto,
Kaj la arenojn, lupojn, marĉandantajn kun Dio.

Paculojn, kiuj kaŝas la glavon sub la vesto.
La sola zorg’ — Patrujo! Vipis per ironio
Falsistojn de la vero, vendistojn de honesto.

El la pola: E. Wiesenfeld.



el tiu ĉi enua turniĝeto inter vivo kaj morto. Okazas tia metamorfozo. Juna verkisto sonĝas pri gloro inter vivantoj. Kiam li ĝin havas, li trovas senvaloraj la aplaŭdojn kaj ravojn. Li vidas, kiel ofte oni laŭdas ankaŭ reklamitajn nulojn; kaj li estas jam preskaŭ kontenta, se oni piedbatas lian bonan nomon. Poste, kiam la aŭtoro maturiĝas: li sonĝas nur pri gloro inter la posteuloj… tiel pasie, kiel antaŭe, plijuna, li sonĝis pri gloro inter samtempuloj. Sed li maturiĝas ankoraŭ pli, li maldolĉiĝas, li perdas kredon en hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ kaj unutage li diras al si, preskaŭ same kiel la Bourbonoj kun Madame Pompadour: »Après moi le déluge« Ĉu vi scias, karaj legantoj, ke mi trastudis dekses volumojn de Enciklopedio (de Olgebrand) kaj mi scias bone, kio estas la gloro: pura hazardo. Kiom da grandaj homoj estas tute forgesitaj: kiom da aliaj grandaj homoj estas ankoraŭ laŭdataj, sed — ne-legataj, kaj kiom da verkoj estas tute perditaj, detruitaj kun la tempo: restis nur pecetoj aŭ titoloj — eble ne ĉiuj titoloj!

Tio tamen sonas tre maldolĉe. Ne, mi ne diras: morgaŭ, post mi la diluvo! Sed mi diras: mi faru nur mian devon — la tempo faru pri mia laboro, kion ĝi volas fari… Sed dumvive mi faros mian devon laŭ mia plej bona eblo! Tamen, ensume mi faris jam multon kaj mi havas rajton ripozi. Pripensu, kion mi faris, mi postvivis tri imperatorojn rusajn! — ne sufiĉe! —, mi postvivis reĝinon Viktorian kaj Franciskon Josefon: ĉi ambaŭ ŝajnis iam al mi la emblemo de eterneco!

Nu, vi vidas, ke oni ne povas kalkuli je mi. Volante skribi nenion, mi skribis tro; kaj skribinte tro multe, mi skribis nenion, kio povus doni al vi eĉ eron de miaj vere grandaj vojaĝoj tra la landoj de penso, de sento, de fantazio, de satiro, ktp. Eble mi skribis nenion interesan por vi, samideanoj. Ĉar eble mia devo estis priskribi nur mian vojon tra Esperantujo. Kaj nun mankas al mi tempo kaj pacienco por tuŝi tiun

pli gravan por la esperantistaro temon. Nur kelkajn

  1. Unu el la plej famaj polaj poetoj, kiu sendis la supran soneton spontanee por publikigo en la lasta (200-a) numero de la »Libera Vorto« (21. IV. 1913).