Paĝo:Literatura Mondo - Januaro 1935.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Esperanto en la homara evoluado
C. M. HAMAKER

Sub titolo »Zamenhof eraris« en Literatura Mondo Novembro 1934, Georgo Verda deklaras, ke la Majstro eraris fidante pri la paciga efiko de lia lingvo, ĉar Esperantujo ne povis defendi siajn limojn kontraŭ la invado de la malkonkordoj kaj malpacetoj, kiuj nuntempe regas ĉie. Li fine eĉ konsilas apartigi Esperantujon en la samajn mondrigardajn frakciojn, kiuj venenas la mondon ekstere.

Nu, la bedaŭrinda sed neevitebla dispartigo de la esperantistaro en diversajn grupojn fariĝas senpere, ne necesas ĝin speciale organizi.

Pri la artikolo de Verda, nur interesas la demando, ĉu Zamenhof eraris, kaj ĉu la krio de malespero de la skribinto estas pravigita.

*

De kiam la Majstro faris sian verkon, la kondiĉoj por la efikado de Esperanto, neantaŭvideble kaj por kelka tempo, sanĝiĝis malfavore en plej forta grado; estas same por Religio, Etiko kaj Moralo.

Por kelka tempo nur! La homara evoluado, sin movanta al Unueco, havas periodojn de refalo, regreso, el kiuj ni unu travivas.

Ni povas imagi al ni la homaran evoluon, kiel suprenirantan linion, kiu tamen ne rekte supreniras, sed montras multajn kontraŭdeklivojn kaj refalojn.

Kompreneble, la homarevoluaj aferoj devas tute alie aspekti, vidate de mezalta punkto sur tiu linio, ol de ĝia profundo.

Nur la vido el la mezalta punkto povas esti korektas, ĉar la profundaĵo estas nur kelktempa, kaj la vido de el ĝi nur okaza.

Ĉu G. Verda atentis la fakton, ke ni troviĝas en profundaĵo?

La homara evoluo tendencas al Unueco. Unueco en la senco de ĝenerala rekono de la FUNDAMENTAJ egaleco, egalrajtigiteco kaj egalvaloro, de ĉiuj homoj. Unueco ankaŭ materie, en la senco de ĝenerala ekonomia kundependeco de ĉiuj homoj.

(Ni diris »fundamentaj«. Certe ĉiam ekzistis, ekzistas, ekzistos ĉiaspecaj diferencoj inter la homoj, sed nur tiuj diferencoj fine restos, kiujn la homo mem logike kaŭzas, per siaj naturo kaj agoj; ne tiuj, kiujn kreas la malmodesteco, la antaŭjuĝo kaj la potencmisuzo de aliaj homoj.)

Nu, depost la tempo kiam malgranda gento estis la plej granda unuaĵo da homoj, kiam ĵuro kaj moralo validis ekskluzive por la samgentano, la homaro daŭre, kvankam ne seninterrome, ne sen refaloj, marŝas al la finfosto de tia Unueco.

La historio parolas klaran lingvon ĉi rilate. Oni aŭskultu:

— La malgrandaj gentoj, pro kunigo fariĝis grandaj, el ĉi tiuj kreskis popoloj, kiuj unuiĝis en Ligon, kaj jam pensas pri Unuigita Eŭropa Stato.

— Venis la rekono de la rajto de memdispono pri la homa korpo, la abolicio de la Sklaveco; unue por la Blankulo (Servuteco) kaj 600 jarojn poste, per li, ankaŭ por la Kolorulo.




vortojn pri miaj rilatoj kun la Majstro, kies amiko mi estis ĝis Lia morto.

En la jaro 1887 — kiam unue aperis la lernolibro de Lingvo Internacia en librejaj fenestroj — mi aĉetis hazarde broŝuron, tiam ankoraŭ freŝa studento de juro. Jen »curiosum« — mi pensis kaj volis nur iom ludi per tiu fantazia ideo: lingvo, kreita de unu homo, revulo! Jes! mi ne kredis, ke lingvo artefarita povas esprimi ĉiujn delikatajn sentojn kaj ideojn de l’ homa koro kaj cerbo. Mi lude provis. Post kvin tagoj de studado — ho, miraklo! — mi sukcesis traduki kelkajn versojn de Byron kaj Heine. (Post jaroj, ĉi tiuj tradukoj, kiel klasikaj, troviĝis en Fundamenta Krestomatio.) Tiel mi fariĝis esperantisto kaj unua post Zamenhof poeto esperanta.

Entuziasmigita, mi skribis al la tiam ankoraŭ nekonata al mi Zamenhof: »Vi venkos, Sinjoro, Vi venkos!« kaj mi montriĝis profeto, kio devas neniun mirigi, ĉar mi ja estas parenco de Jesaja kaj, krom tio, la juda proverbo diras: ĉiu malsaĝulo estas duonprofeto.

Sed mi volis estis ne nur profeto (plena), sed ankaŭ instruista batalanto pro Esperanto. Mi vizitis la Majstron tuj post mia letero kaj prenis de Li multajn libretojn, pritraktantajn la antaŭ-Zamenhofajn provojn de artefaritaj lingvoj, mi konatiĝis kun Volapük, poste mi studis diligente la oksfordajn lekciojn de l’ granda lingvisto Max Müller, mi unua trovis lian tezon pri ebleco de lingvo artefarita kaj post kelke da semajnoj da studado, mi verkis grandan kaj unuan teorian laboron pri »Lingvoj artefaritaj kaj naturaj«. En mia laboraĵo mi antaŭvidis la venkon de Esperanto, ankoraŭ nekonata al la mondo, super la eniranta iomete en vivon Volapük kun ties barbara vortaro. (Vere, post tri monatoj la Nürnberga Klubo defalis de Volapük al Esperanto, la unua redaktoro de esperanta gazeto, Trompeter presis mian teorian laboron en esperanta traduko). Kun ĉi tiu mia laboro — granda manuskripto en la lingvo pola — mi iris al la ŝatata redaktoro de monata eldonaĵo »Ateneum«, Chmielewski. Tiu rigardis elsupre la junan studenton kaj muĝis, turnante mian artikolon: »Hm! al mi ne plaĉas la vortoj kaj… Ĝi estas tro antikva… En novaj lingvoj ni havas nur mallarĝajn: kiel france »et«, pola »i« — nur unu, aŭ duliterajn.» Mi demandis preskaŭ aroge: »ĉu la germana »und« ne havas tri literojn«. Li sulkigis la frunton kaj demandis: »Vi estas lingvisto?« Mi diris: »Tion vi vidas el mia artikolo«.

Kaj li presis mian artikolon… preskaŭ post unu jaro. Li estis progresulo. Aliaj redaktoroj, post kvardek sep jaroj, ankoraŭ nun ne scias pri Esperanto. Sed en mia traktaĵo mi antaŭvidis anka˘ù ion alian: nome, ĉiujn malsaĝaĵojn, kiujn oni povus elŝovi kontraŭ Esperanton kaj kontraŭ artefaritajn lingvojn kaj ĉiujn mi disbatis per lingvistaj argumentoj. Tio tute ne malhelpas, ke post miaj multjaraj bataladoj poresperantaj en Varsovio kaj Peterburgo — ankoraŭ post la morto de nia kara Majstro, ĉe kies tombo mi havis honoron kune kune mia amiko, la kara Najtingalo esperanta, Grabowski, esprimi la funebran doloron de l’ tutmonda esperantistaro, pro nia neesprimebla perdo — ja, ankoraŭ hodiaŭ, ĉiuj, tiuj malsaĝaĵoj kontraŭesperantaj vivas en la buŝoj kaj gazetoj de niaj obstinaj kontraŭuloj. Ĉar la genio estas vere senmorta, sed la homa malsaĝo estas ankaŭ — perfekte senmorta! Kiu triumfos?! — mi ne scias…

Varsovio, novembro 1934.