Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LITERATURA MONDO
*
AL LA LEGANTOJ

Naskiĝis gazeto. Gepatroj, parencoj, konatuloj staras ĉirkaŭ la lulilo kaj penas, kun timema espero, diveni la sorton de la novenaskito. Alvenas D-ro. Okulvitro kun venena krajonlanco en la mano, vestita per malbonhumoraj recenzmanuskriptoj kaj grumblante, ektirinte sian longan barbon, li diras: „La infano ne estas vivkapabla, ĝi estas herede malsana, la gepatroj ja suferas je peza malsano, je la Gazetfonda Febro.“

Gepatrojn, parencojn, konatulojn, — kial nei — ekkaptas timo. Tamen, ili esperas. Ili atendas la venon de bona feino. Ili scias, ke la ĉarma Feino de l’Arto vagas senhejme tra la Esperanta mondo, kaj nur almoze ĝi ricevas lokon, por ripozi iom ĉi tie kaj tie. Ĉu ŝi ne ekkonos, ke nia infano dediĉis al ŝi sian tutan vivon? Ĉu ŝin ne savos el la malbona sorĉo, kiel en la fablo, la naiva klopodo de senkulpa kuraĝuleto ? Ĉu ŝi rekompence ne deflankigos la profetitan malbonon? Ĉu ŝi ne helpos la infanon, kiu ŝin elektis patronino adorata? Gepatroj, parencoj, konatuloj esperu! Vi elektis bone! La Arto estas potenca patronino. Je ŝia dolĉa voĉo la homoj plezure malfermos por nia infano la koron. Kaj — eble eĉ la monujon.

Kaj — la infano ja ne estas tute novnaskito. Ĝi jam vivis iam, antaŭ tre multaj jaroj, antaŭ la milito; ĝi kreskis belesperige sed — ho, ni ne parolu longe pri aferoj, kiuj doloras — ĝi forbrulis en la terura fajro nenion indulganta. Sed ni ne serĉu kiamaniere — eble oni trovis la sep sorĉajn vortojn pri kiuj Ramigan parolas en la legota hinda fabelo, jen ĝi elsaltis el la cindroj gaje, ridetante kaj eble eĉ en centobla beleco. Okjara ĝi komencas sian duan vivepokon, ĝi trovas jam tro malvasta la lulilon, volas ekvagi al la granda mondo. Bonan vojon, kara!

*

Karaj Samideanoj! Kiam ni ekirigas nian revuon, kiu volas esti pure kaj plene literatura, ni opinias, ke ni kompensas grave sentatan mankon de la Esperantista vivo. La „Lingvo Internacia“ kaj „La Revuo“ bedaŭrinde ĉesis dum la milito, kaj ili apenaŭ reaperos. La angla „Literaturo“, kvankam bone redaktata, valora kaj belaspekta, ne povas plenumi ĉi tiun taskon pro sia malgranda amplekso kaj malofta apero. En la ceteraj gazetoj la literaturo estas nur gasto, kvankam bonvenanta, sed tre malriĉe regalata. Pli longaj noveloj, eĉ poemoj ne povas aperi pro manko de loko.

Oni vere embarasiĝas, volante ion traduki por Esperanta gazeto: oni ja volas traduki nur ĉefverkojn, verajn perlojn, sed la limoj difinitaj de la gazetoj estas konvenaj nur por mallongaj skizoj aŭ pli longaj anekdotoj. Mi estas konvinkiĝinta, ke la nekompreneblan materialmankon de kelkaj gazetoj kaŭzas ne la mallaboremo de la kunlaborantoj, sed ĝuste la malvastaj limoj difinitaj, kiuj tre malfaciligas la serĉon de konvena literaturaĵo.

Sama estas la afero pri recenzoj. Recenzon nepre bezonas ĉiu literaturo. Sen la valormezuranta kontrolo de la kritiko ĝi degeneras, pereas. Kaj kio estas la