Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/4

El Vikifontaro
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon

eterna rekantaĵo en la recenzoj? „La verko meritus ja… ktp. ktp… sed la manko de loko…“ Same pri disertacioj pritraktantaj lingvon, belarton, beletristikon, muzikon ktp. Ĉie kaj ĉie la manko de loko, ĉi tiu oka egipta mizero… ekstermu la malnoblan.

Ekstermi ĝin, jen la celo de nia peno. Doni lokon por ĉui valora verko originala aŭ tradukita, ke fine, forlasinte la ŝimajn tirkestkarcerojn ili venu en la sunlumon. Varbi ĉiujn talentajn verkistojn, eble eduki novajn, fariĝi la centro de la literatura mondo Esperantista. Mallonge: ni volas krei la literaturan gazeton, kiun ni bezonas.

Specialan programon krome ni ne donas. Ĉio rilata al ĉiuj specoj de l’arto trovos ĉe ni lokon. Ĉu malnovmoda, ĉu moderna aŭ supermoderna — al ni estas egale — se ĝi estas verko interesa kaj valora.

Konkuri ni ne volas. La naciaj Esp. gazetoj ja havas tute aliajn teritoriojn de l’agado. „Esperanto“, kiel la gazeto de la oficiala Esperantista vivo, nepre necesa por ĉiu vera Esperantisto, stras ekster konkuro. La vigla „Esperanto Triumfonta“ per siaj plejnovaĵoj, freŝaj raportoj, anoncoj, parolejoj ktp. ktp. estas kvazaŭ la gazeto de la Esperantista politiko, kiu instigas kaj donas materialon por propagando, kie oni la metodojn priparolas, pri l’ sukcesoj ĝojas, pri l’ malsukcesoj grumblas, kie oni disputas, konsilas kaj refutas. Ilin ni ne povas anstataŭi per nia tute literatura, nur lingve Esperanta enhavo. Ni volas okupi la lokon de neniu, ni volas okupi la lokon de manko grave sentata en Esperantujo.

Kaj revojn ni havas, ĉar ni estas Esperantistoj, do revemuloj profesiaj. Ni revas pri granda duonmonata internacia revuo 80-paĝa, kies eleganta eksteraĵo, multflanka enhavo, abunda riĉeco estus valora amuzilo, kora plezuro kaj vera trezoro por ĉiu literaturamanto, kaj ankaŭ frapanta propagandilo pri la kapablo kaj potenco de nia lingvo. Pri revuo, kies trezoroj estus perloj ankaŭ de la mondliteraturo, ilin oni tradukus en naciajn lingvojn. Pri revuo, sur kies paĝoj, eble aperos foje la unua granda, mondkonata, dolĉparola poetogeniulo Esperantista.

Kompare al ĉi tiuj revoj nia nuna numero estas tre modesta ekzemplero. Ni ja ne volas fieri pri tio, kio ni estas, sed pri tio, kio ni volas esti. Kaj ni ne volas, kaj ne povas fari la gazeton solaj. Bonvenon, karaj samideanoj-verkistoj ĉiulandaj! Kaj bonvenon, karaj abonantoj!!!

Samideanoj! Pripensu la gravon de l’momento! Se nia entrepreno — kiun ni bazis je via fervoro, oferemo, amo al la afero, kaj kies financa flanko estas certigita por unu jaro — malprosperos, tio estos honto por la tuta movado: pruvo, ke la popolo Esperantista estas sensignife malmulte, aŭ — ke ĝi ne estas ankoraŭ matura por subteni literaturan gazeton,