Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/5

El Vikifontaro
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon

ĝi interesiĝas nur pri poŝtkartinterŝanĝadoj, kabaredoj, ekskursoj, maksimume pri io-ujo-bataloj. Malpravigu ĉi tiujn pensojn, kiuj eble ekkaptas nin kelkfoje dum pesimistaj horoj, sed kies praviĝo estus por ni la plej dolora seniluziiĝo. Montru al la mondo, ke la Esperantismo demetis siajn infanŝuojn! Kaj se nur la duono de niaj revoj efektiviĝos, do… sed finpensu, kaj prirevu mem, vi ja estas Esperantistoj, do revemuloj profesiaj.

*

Kaj nun, kara infano, iru kien la sorto kondukas vin. Mi eksilentas, nun salutu vi la leganton, eble via naiva infanvoĉo pli profunde penetros en la korojn. Aŭdu:

„Mia prozo, miaj rimoj
Estas peto kaj allogo,
Frapas pordojn de l’ animoj
Por kunhelpo kaj apogo.

Karaj fratoj, ĉesu dormi!
Jen, la sorto kubon ĵetis.
Estas, kion nun mi petis,
Same por vi, kiel por mi.

Volas mi el eta ĝermo
Kreski, flori, lukti, spiti,
Volas mi per brava skermo
Tutan mondon almiliti,

Kaj per milda tuŝ’ al koroj
Porti: revojn, larmorulon,
Kaj konsolan, molan lulon,
Kaj ŝercvipon al doloroj:

Kion dolĉa Muz’ kun beno,
Donas por volupto pura:
Ĉiujn florojn de l’ĝardeno
Arta kaj literatura.

Fratoj, do al via sin’
Prenu min, la infaneton,
Ho, aŭskultu mian peton,
Legu, amu, verku min!“

K. de Kalocsay.


GERTIE
DE EŬĜENO HELTAI

Ĉe la malantaŭa pordeto de la teatro ĉiuvespere la sama junulo atendis je Gertie. Kaj kiam li plektis sian tremantan brakon en la brakon rondetan de la knabino kaj tiris milde al si la blondan anglan knabinon, la sama junulo ĉiuvespere la saman ĝemon aŭdigis. La knabino ridetis. Ĉi maniere ili vespersalutis unu la alian.

La junulo estis enamiĝinta al Gertie, kaj Gertie ne estis enamiĝinta al la junulo. Gertie havis hejme, en Londono, fianĉon, kaj la junulo havis nenie iun. Orfe kaj forlasite li vivis en la granda urbo, kun senlima sopiro en sia koro, ke foje li amu iun, ke foje li estu bona kaj dorlota al iu kaj per sia arda amo li varmigu la koron de iu. Kiam la junulo ekvidis Gertie, li jam sciis, ke li povos ami nur ĉi tiun knabinon, kaj poste li dediĉis sian tutan vivon al ŝi. Ankaŭ Gertie estis bona, afabla, milda kaj revema, kaj la junulo dum longa tempo ne povis kredi, ke la sorto ne destinis ilin unu por la alia. Nur kiam klariĝis, ke la fidelo de Gertie al ŝia fianĉo estas neŝancelebla, ke ŝia tuta karesemo kaj revemo flugas trans la maron al la homo, kies ringon ŝi portas sur sia gracia kaj revemo flugas trans la maron al la homo, kies ringon ŝi portas sur sia gracia kaj delikata fingro, tiam li ekvidis, ke bedaŭrinda miskompreno kunportis multajn maldolĉajn sentojn kaj la junulon, sen tio ne tro paroleman, preskaŭ tute mutigis. La senparola amanto estas enuiga amanto, eĉ pli teda estas la ĝemadanta amanto. Tamen Gertie kun silenta toleremo donis sin al sia sorto, ke ĉi tio devas okazi ĉi maniere kaj ke ĉi tiu — krome tre simpatia — junulo estas apud ŝi nur tial, ke la tutan vesperon li silentu kaj malgaje rigardu ŝin. Ja parolis kaj ridetis ŝi anstataŭ ili ambaŭ.

El la teatro — kie Gertie jam de post monatoj prezentis la feinon de la Suno, en iu fea spektaklo — ili iris ĉiuvespere en la saman malgrandan gastejon por vespermanĝi. Venadis ĉi tien ankaŭ multaj el la dancistinoj, kiuj ne ankoraŭ elflugis per oraj flugiloj en la brilantan grandmondon. Bona loketo ĝi estis, afabla, varma, ĉiuj konis unu la ali-