Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ni iru, — ŝi diris.

— Jes, ni iru, — diris la junulo ĉagrene.

— Ĉu ne, vi tre amis Gertie ? — Demandis la knabino plektante sian brakon en tiun de la junulo

— Treege !

— Amu ankaŭ min iomete. — diris May kaj subite frostektremante, ŝi premis sin pli proksimen al li. — Estas tiel malbone, se iun neniu amas…

— Kiel min, — eksplodis la maldolĉa koro de la junulo.

— Ho ne diru tion… Gertie ja amis vin… ankaŭ mi amos… mi scias, sentas… Kaj via fianĉo ?

— Ho, li estas malproksime, — ĝemis la knabino, — kiu scias, kiam mi estos la lia !

— Sed tamen vi estas ja la lia kaj tiam ankaŭ vi foriros, kiel nun Gertie, kaj mi denove estos malfeliĉa kaj forlasita…

— Ne, ne, neniam, — protestis May. — Sed cetere, — ŝi aldonis mallaŭte, — ni ja havas ankoraŭ unu fratineton… Jessie… ĝis tiam ankaŭ ŝi estos jam granda knabino…

Ĉi nokte la junulo imagis sin la feino de la Suno, kies rolo kiel heredaĵo venas, en ĉi tiu familio, de unu fratino al la alia.

El la hungara: A. BAYER
————————


INVITO POR VOJAĜO
CH. BAUDELAIRE

Ho vi, filin’-fratin’,
Sonĝ’ lulu dolĉa vin
Pri kuna viv’ trankvila.
Sen pen’, sur fora bord’,
Nur ami ĝis la mort’
En land’ al vi simila.
Ĉiel’ vuala, kun
Nebula pala sun’
Similas laŭ la ĉarmoj
Al via fals-okul’,
Mistera ĝia brul’
Briletas tra la larmoj.

Ho tie: sole Bel’ kaj Ord’,
Volupto, luks’, kvieta sort’.

Kaj brilus ĉe la mur’
La mebloj kun polur’
De l’ temp’ en nia ĉambro.
Miskiĝus la orod’
De ekzotika flor’
Kun odorond’ de l’ ambro.
Drapir’ abunda kaj
Spegul’ profunda kaj
Pomp’ orienta sorĉa
Parolus al la kor’
Sekrete, kun sonor’
De patrinlingvo dolĉa.

Ho, tie: sole Bel’ kaj Ord’
Volupto, luks’, kvieta sort’.

Jen dormas sur la mar’
De l’ ŝipoj riĉa ar’
Kun vagabond-humoro,
Veninta de l’ mondfin’
Por ke plenumu sin
Dezir’ de via koro.
Per ekkuŝanta sun’
Vestiĝas kampo nun
Kaj tuta urb’ kaj ondo
En hiacint’ kaj or’…
En varma lumkolor’
Ekdormas jam la mondo.

Ho, tie: sole Bel’ kaj Ord’
Volupto, luks’, kvieta sort’.

el la franca: K. de KALOCSAY
————————


LA PLEJ JUSTA JUĜO
LAŬ ĤINDA FABELO

Ramigan, la granda skeptikulo, kies sentencoj kaj juĝoj estis famaj de la Flava Maro ĝis la Tigro kaj Eufrato, sidis trankvile kaj bonhumore inter siaj disĉiploj.

„Saĝulo granda” — diris unu el ili — „via saĝo lumas kiel la torĉo en la nokto de l’ ĝungelo. Niaj animoj soifas ĝian lumon, ĵetu al ni radion el ĝi”.

La Majstro, kiu post bonaj kaj abundaj vespermanĝoj kutime rakontis ion al siaj disĉiploj — ĉar la rakontado favore influas la digestadon — diris afable :

„Bone, mi rakontos al vi mian plej justan juĝon. Aŭskultu atente !

En ĥinda vilaĝo vivis bramano. Li ne estis tro riĉa, sed tamen li havis grandan trezoron : filinon kiu estis pli bela ol la matenruĝo, pli gracia ol la lotusfloro tremanta en la arĝentaj radioj de la luno. Ŝia korpo estis pli freŝa ol la ŝaŭmo de la printempa torento ; en ŝiaj okuloj brulis misteraj flamoj kaj inter ŝiaj haroj abundaj kaŝis sin dolĉa animo de jasmenfloroj. Oni diris, ke Kamadeva flugadas ĉiam ĉirkaŭ ŝi, kaj ĵetas el sia flora pafarko sagon al ĉiu viro, kiu kuraĝas al ŝi proksimiĝi. Oni nomis ŝin Madhupamanjari, ĉar kiel la flora branĉo la abelojn, ŝi allogis ĉiujn virojn per sia dolĉa altirforto.

Kvar junuloj svatis pri ŝia mano. Sed ŝi ne povis elekti. Ŝia koro, kiel la kano en la vento, kliniĝis jen al unu, jen al la alia.

Foje, kiam ŝi dormis en la ĝardeno, venena serpento mordis ŝin. Kaj ŝi mortis.

Neeldirebla doloro kaptis ĉiujn. La patro mortis pro la terura korturmento. La amantoj ploris kaj veis.

La unua ne povis elporti la vivon sen ŝi.