Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/9

El Vikifontaro
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon

rigardante tra la ĉambrego, kvazaŭ lin tute ne interesus plu tio, kio tie okazas. Lia vizaĝo estis pala, sub liaj okuloj tiriĝis nigraj linioj kurbaj, certe pro la streĉitaj laboroj de la lastaj tagoj por la aranĝo de la kongreso. La haroj estis iom distaŭzitaj kaj la manoj nervoze laboris sur la butonoj de liaj poŝoj. Kien li rigardis? Kion li pensis?

Ie, en unu de la lastaj vicoj sidis blonda etulino kun ridantaj okuloj kaj kun tiel malgrandaj buŝetoj, ke oni ne scias, ĉu ruĝa ĉerizo povus eniri tra ĝia eta pordeto, kaj ŝi mekanike aplaŭdis per la manetoj, sed dume, duone ŝi aŭskultis la flustradon de apudstaranta nigra junulo, de Viktoro Belhom.

Kaj Petro Fidelan salutata de centoj de manoj, de centoj da buŝoj, de centoj da okuloj, en mezo de elektra alradiado de pensoj kaj voloj, en centro de karesondado fluanta el centoj da koroj, staris trankvile, preskaŭ senkonscie kaj rigardis la blondan kapeton kun la ruĝa buŝeto!

„Do morgaŭ matene je la sepa kaj duono!“ diris la samideanoj al li, kiam ili disiris. Jes ja, oni devis ja ĉion bone prepari. La kongreso mem estis jam sukceso, sed tamen oni devis fari fortan impreson per ekspozicio, kunvenoj, prelegadoj, prezentadoj, provinstruadoj, eksperimentoj ktp. ktp. kiujn parte mem Fidelan elpensis kaj projektis.

Hejmenirante li forte enspiris la freŝan aeron de la maja nokto. Li repensis la lastajn jarojn, la multajn laborojn, la intrigojn malgrandajn, la atakojn miopajn, la solecajn horojn ĉe skribotablo, la paciencan laboron antaŭ la lernantoj diverskvalitaj, kiuj ofte ne volis lerni, nur amuzi sin.

„Kiom da seka laboro, kiom da senaromaj horoj!“ li ekĝemis. Jes, la sukcesoj grandaj kaj malgrandaj, la propra kontentiĝo estis rekompencoj pro la laboro kaj donis ofte ĝuon kaj feliĉon, sed tamen… Ili forrabis sian tempon kaj laborforton, siajn sonĝojn, revojn, iluziojn, plezurojn kaj lasis eternan sopiron al io belega kaj dolĉa, delikata kaj odora, al io furflugema, sed tamen kaptebla. Al io, kio estas pli ol la granda interkompreniĝo tuthomara kaj tamen multe malpli: la interkompreniĝo de du gehomoj!

Sed li ne povis tion atingi. Li laboris dumtage en fabriko ekster la urbo kaj dum al- kaj revojaĝoj li devis legi la esperantajn leterojn oficialajn kaj la diversajn ĵurnalojn ricevitajn, kaj eĉ rapide, ĉar venis tiel multaj, ke por legi la novajn librojn preskaŭ ne restis tempo. Kaj en sia tempo libera li devis labori. La redaktado forprenis grandegan tempon de lia vivo. Li rigardis jam lian gazeton, kvazaŭ malgrandan monstron, kiu ĉiumonate antaŭkreskas el rokfendaĵo kaj li devas dehaki ĝian kapon kaj disŝmiri ĝian sangon sur papero, por ke li povu resti trankvila de ĝi. Sed apenaŭ li finis en unu monato, jam li rimarkis, ke estas nova monato kaj la monstreto kun nova kapo denove postulas aŭ forkuron aŭ dehakon de ĝia kapo. Kaj li hakadis kuraĝe, kvankam kelkfoje vundiĝis ankaŭ li mem.

La restinta tempo estis por laboro en la societo. Li efektive ne havis tempon por io alia. Kelkfoje vespere, laca kaj senprograma, li ĵetis sin en malkaran teatreton aŭ amuzejon por ripozigi iom siajn streĉitajn nrevojn kaj distriĝi iomete. Nun hejmenirante, li rememoris teatraĵon malbonan, foje viditan pri Napoleono. Oni montris tie Napoleonon kvazaŭ sklavo de lia ĉirkaŭaĵo, de la familio, de la ministroj, de la armeestroj, de la okazintaĵoj, de la sorto mem. Por la tuto li povis vivi kaj labori, tion oni lasis, sed se li volis vivi por si mem, tio ne sukcesis. Se li volis legi, ĉe mezo de unua paĝo jam venis ordonanco por ordono; oni devis fari ĉiukvaronhore novan rostaĵon, ĉar la manĝotempo neniam estis