Saltu al enhavo

Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/280

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Vilnan distrikton aligis al la Polujo (la 16an de Marto de 1922 jaro).

La 5an de Majo la deligitaro de Litovujo estis movinta la Vilnan demandon en Genua konferenco. Tamen tiu demando tie ne estis pritraktita. Dume en la komenco de Aprilo Pola registaro aneksis Vilnon. Ke tio estas ankoraŭ ne lasta parto de Vilna historio, montros la proksima estonteco.

Tradukis S. Tijunaitis.
[Ornamaĵo mankas]


La kvarjara jubileo de la sendependeco de Litovio.

La 16a de februaro estas notinda por historio de Litovio. Tiun ĉi tagon en 1918 jaro estis proklamita la sendependeco de Litovio. Tiam ankoraŭ regis en tuta Litovio la germanoj, kiujn estis alkondukinta al Litovio la mondmilito. Ĝis fino de 1918 jaro litovoj ne povis ankoraŭ administri mem, ĉar germanoj ne estis ankoraŭ forlasintaj Litovion kaj malhelpis al litovoj preni en siajn manojn la kondukilojn de administrado kaj regado. Sed litovoj aktive preparadis sin al memadministro kaj memdefendo.

En la komenco de 1919 jaro ankoraŭ ne estis foririntaj partoj de germana armeo. Dum tiu ĉi tempo en orienta kaj norda parto de Litovio aperas granda danĝero por Litovia sendependeco, nome — rusa ruĝarmeo, kiu estis preta por disrabi la landon. Sed litovoj ne perdis la kuraĝon: ili streĉis ĉiujn siajn fortojn por defendi sian sendependecon kaj decidis pli bone morti, ol doni sian patrujon por fremdaj enmigrintoj. Kaj miloj da junuloj—volon-