Saltu al enhavo

Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/281

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tuloj formas la unuajn vicojn de litova armeo, kiu fortikiĝinte forpelas el Litovio malamikojn kaj tiamaniere liberigas sian patrujon.

En 1920 jaro la 15an de Majo kunvenas Konstituantaro (Steigiamasis Seimas). Dum tiu ĉi jaro, la 12an de Julio, estis subskribita la packontrakto kun Rusio. Poste estis trakondukita la limo inter Litovio kaj Latvio. Konstituantaro, aŭ Sejmo, tiutempe estis okupita per eldonado de novaj leĝoj.

Kiam ekbrulis la milito inter Rusio kaj Polio, Litovio anoncis sian neŭtralecon. Dum tiu ĉi milito komence estis venkita pola armeo, kiu estis devigita tute forlasi antaŭe okupitan parton de orienta Litovio. Litovoj tiamaniere povis de nun administri jam tutan teritorion de Litovio. Sed post kelka tempo, kiam rusa armeo estis venkita de poloj, ekaperis fama nun aventuristo gen. Żeligovski, kiu havante pli grandan polan armeon komencis la atakojn kontraŭ litova armeo. Litova armeo tiamaniere estis devigita retiriĝi kaj forlasi Vilnan regionon. Tiun maljustan paŝon de Żeligovski mallaŭdis tuta civilizita mondo.

Dezirante solvi tiun ĉi disputon kun Polio, Litovio transdonis tutan disputeblan aferon al Ligo de Nacioj. Tamen Ligo de Nacioj, kiu estis mallaŭdinta la konduton de Żeligovski, proponis pro tiu ĉi demando kelkajn projektojn, laŭ kiuj Litovio estu kunligita kun Polio per diversaj konvencioj. Litova nacio, kiu multe batalis por sia libereco, ne trovis eble konsenti kun tiuj proponoj de Ligo de Nacioj, ĉar vidis en tio la perdon de suverenaj rajtoj de Litovio.

Dum 1921 jaro ĝenerala situacio de Litovio pliboniĝis en tiu rilato, ke Litovio estis akceptita en Ligon de Nacioj kaj samtempe agnoskita de facto kaj de jure de multaj Eŭropaj ŝtatoj.