Saltu al enhavo

Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kantoj estas tiel belaj, sonaj kaj sentoplenaj, ke oni ne tediĝas ilin tage kaj nokte aŭskultadi…

Sed el ĉiuj ĉi kantoj-kantetoj la plej kortuŝa estas tiu, en kiu virgino funebrsone prikantas altan tombejon, kie kuŝas niaj patroj-herooj kaj — ripozas…

Mi aŭdis unu similan kanton kaj ĝin al vi rakontos…

II.

Tie, kie rapidflua Merkys[1], kurante-fluante tra verdaj herbejoj, tra alno-arbaroj, tra arbustkovritaj deklivoj portas sian puran akvon en larĝan Nenumas, tie estas alta kaj kruta monto, pli alta ol ĉiuj ĉirkaŭaj montoj, kaj sur tiu monto estas firma kastelo, la fama Merkine, el ĉiuj kasteloj la plej forta. ĝin grandeguloj konstruis, ne homoj; kvindek kilometrojn de sudo kaj okcidento kaj de aliaj flankoj ili portadis ŝtonojn, kiujn ili metis en fundamenton de kastelo.

Pli alte ol la balanciĝantaj arbaroj, brilis en blua ĉielo ĝiaj turoj, kie tage kaj nokte gardistoj gardostaris. La muroj, kiujn grandeguloj kunmetis el grandaj ŝtonoj, kovriĝintaj per griza musko, severe ĉirkaŭen rigardis, kvazaŭ malserena, kolera lupo dum malvarma vintra nokto, ĉu ili ne ekvidos ie kontraŭulon-malamikon…

Multe-multe da malamikoj ili vidis: rusojn, polojn kaj sangtrinkantojn-krucmilitistojn. Ĉiuj ili ne unufoje vizitis Merkine, ĉiuj ili ŝiris-rompis ĝian ŝtonan bruston, kaj tamen ĝi staris fortika, malserena kaj teruriga por ili, kiel ĝi staris la

unuan tagon…

  1. Merkys estas alflurivero de Nemunas, ĉefa rivero de Litovujo, en ĝia suda parto.