Saltu al enhavo

Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Multe da sango fluis tie: ne unu ruso, kiu elinside atakas, ne unu polo, kiu estas ne tiel kuraĝa, kiel li sin gloras, ne unu krucmilitisto, kiu estas pli malbona, ol li tion pensas, kuŝigis tie sian kapon…

Silenta kaj trankvila estas la fortikaĵo. Nur Stange-rivereto, fluanta ĉirkaŭ la monto en profundaj ravinoj, sen interrompo rakontis al maljuna kastelo, kion ĝi vidis kaj aŭdis en mallumaj arbaroj, en verdaj herbejoj kaj profundaj lagoj…

Ĝi rakontis al kastelo multe da misteroj, kiujn nek vidis, nek iam ekvidos la homa okulo, kiujn nek aŭdis, nek iam ekaŭdos la homa orelo.

La maljuna kastelo aŭskultadis la parolojn de rapidfluanta rivereto, kiel serioza viro aŭskultas la parolon de malgranda infano aŭ de juna knabineto.

Ĝi aŭskultis kaj kvazaŭ ĉirkaŭrigardadis, ĉu ne vidiĝas ie malproksime krucmilitistoj aŭ iuj aliaj kontraŭuloj-malamikoj de nia gepatra lando, kiel ili trahakadas en densaj arbaroj larĝan por si vojon en Kantolandon.

Tiamaniere, longajn, longajn jarojn la kastelo defendis la patrojon, kiel la patrino defendas sian infaneton ne zorgante pri propra vivo, defendas de malbonokazoj, de suferoj…

La malamikoj ne unufoje malbenadis Merkine, ne unufoje ili penadis detrui ĝiajn ŝtonajn murojn, elrompi kuprajn pordegojn, renversi altajn turojn, kiuj malproksimen vidas…

Grandajn regimentojn kondukis ĉi tien la rusoj, kiuj atakas elinside, kaj la poloj, kiuj ne tiel estas kuraĝaj, kiel ili sin laŭdas, kaj la krucmilitistoj, kiuj estas pli malbonaj, ol ili mem tion opinias… Sed degelis ilia potenco ĉi tie, kiel degelas la malvarma neĝo sub printempa suno.