Saltu al enhavo

Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tion la patro ĝojis, ke ili kreskas je utilo al patrujo, je la gloro de la gento…

Kaj kiam ili plenkreskis-maturiĝis, ekparolis al ili la maljuna patro:

— Estas jam sufiĉe, filetoj, migradi en arbaraj densaĵoj. Ne por ĉasado vi naskiĝis, ne por ĉasado vi kreskis, sed por utili al patra lando, kiun defendante viaj praavoj sian sangon verŝis, ke ĝi pli bele floru, ke pli verde ĝi verdiĝu…

— Kaj ni jam longe revadas kaj sonĝadas, — respondis la filoj, ke nur ni povu elprovi niajn fortojn en milito, ke ni povu nin glori pri nia braveco.

— Mia mano fortiĝis por utile servi al patrujo, — diris la plej maljuna filo Zubrys: — ke ĝi povu nur defendi la gepatran landon kontraŭ malbona krucmilitisto, kiel ĝin defendis niaj avoj.

Kaj Mykis forsendis sian plej aĝan filon okcidenten, tien, kie Balta maro ondiĝas, kie la brava princo Kejstutis malfacile luktadis-batalis…

Du aliajn filojn li sendis tien, kie pura Neris[1] per siaj bluaj ondoj ludas, kie la fama Vilnius per siaj montoj la nubojn apogas, kie la maljuna Algirdas, la ĉefprinco de ĉiuj princoj, preparis militiron, sed kien — neniu scias… Nur ĉiuj pensis, ke en malproksiman blankrutenan landon.

Kaj la plej junan fileton li lasis dome, ke li estu al patro helpanto, al patrino ĝojdonanto…

La fratoj akrigis siajn brilajn glavojn, elprovadis kirasojn, kiujn el malproksimaj landoj alportis komercistoj, preparis siajn grizajn ĉevalojn por malproksima vojaĝo kaj subforĝadis per

ŝtalaj hufoj.

  1. Neris-Vilia estas dekstra alfluo de Nemunas. Sur ĝi staras litova ĉefurbo Vilnius.