Saltu al enhavo

Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝi en la salonego de la malnova Merkine inter aliaj junulinoj aŭ junaj edzinoj. Kien ŝi paŝadis, tie ĉies vizaĝoj sereniĝis, kie ŝi vorton diris, tie gaje eksonadis rido… Kaj ĉiuj ekamis Mejluje pro ŝia gaja karaktero, pro ŝia bona koro, kaj precipe la maljuna bopatro Kirklys, al kiu la dioj ne donis propran filinon…

Tri tagojn, tri noktojn ĉiuj trinkis, manĝis kaj la kvaran tagon ĉiuj interkonsentis rajdi trans Nemunas en malluman arbaron ĉasadi arbarbestojn, iom plivigligi la ĉevalojn, ekzerci la ĵetadon de laĉo kaj la arkpafadon.

Interkonsentis la viroj rajdi en la verdan arbaron, kun ili rajdas ankaŭ la juna Zubrys.

Rajdas Zubrys, ne postrestas ankaŭ lia juna edzino, la belulino Mejluje.

Kaj forrajdis ĉiuj frumatene, dum la suno ankoraŭ ne leviĝis, forrajdis de la alta monto, de l’ kastelo de Merkine… Kaj kiom da ĝojo, kiom da rido estis, ĝis ili ĝisrajdis la profundan larĝan Nemunas…

Kaj kiam ili ĝisrajdis Nemunas, kelkaj iris tien, kie la maljunulo Kulvys, griza kiel floranta pomarbo, en boato transveturigadis la dezirantojn, kaj la aliaj rajdis rekte en la malvarman akvon de rivero kaj rajde tranaĝis larĝan Nemunas.

Kulvys ne estis atingita ankoraŭ mezon de la rivero, kiam li ekvidis tranaĝantan Nemunas en direkto al Merkine larĝkornan cervon.

Mejluje ekkaptis pafarkon kaj streĉinte ĝin forflugigis sagon al cervo. Bone trafis Mejluje, trafis en la kolon, kaj la ondoj de Nemunas ruĝiĝis. Sed malforta estis mano de Mejluje, malforte ŝi streĉis la arkon, kaj la cervo plue naĝis al la bordo. Ĝi preskaŭ jam estis atinginta la bordon, kiam alrapidis Zubrys kaj enprofundigis