Saltu al enhavo

Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Frumatene leviĝinte Zubrys elektis en patra ĉevalejo rapidkuran virĉevalon por maljuna patro de Mejluje, du multkolorajn bovinojn por ŝia maljuna patrino, kaj por sia juna fianĉino — la oran ringeton.

Kaj ne sola li forrajdis, sed kun maljuna svato, kiu multon vidis, multon sciis.

Kion ili tie faris kaj kion parolis — neniu tion scias, nur reveninte hejmen Zubrys petis sian patron la festenon aranĝi.

Kaj la maljuna Mykis lasis prepari montojn da bakita kaj kuirita viando, tutajn putojn da biero kaj mieltrinkaĵo. Kaj forsendis li invitantojn en ĉiujn kvar monddirektojn, ke ili kunvoku al edziĝfesto de glora militheroo kavalirojn, nobelojn, terkulturistojn kaj laboristojn… Neniu devis esti forgesita, ĉar da manĝajoj kaj trinkaĵoj estis granda abundeco.

Kaj de ĉiuj flankoj kvazaŭ riveroj fluis homamasoj ne tiom por trinki kaj bonguste manĝi, kiom por ekvidi la gloran junulon kaj lian belan fianĉinon…

Tri longajn tagojn, tri noktojn ĉiuj trinkis kaj manĝis, kion ili volis kaj ĝojfestante ĉiuj laŭdadis la kuraĝan junulon, lian maljunan patron kaj lian belan fianĉinon.

Longe poste homoj rememoradis tiujn tempojn, kiam Zubrys festenis sian edziĝon.

XI.

Tri tagojn, tri noktojn trinkis kaj manĝis la gastoj en la kastelo de Merkine. Tri tagojn ĝojis Zubrys pri sia juna knabino.

Kaj ne vane li ĝojis, ĉar bela kaj puranima estis tiu juna bofilino de Kirklys. Kiel la suno en serena ĉielo inter la blankaj nubetoj, tiel estis