Saltu al enhavo

Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aranĝis la nobelo Mykis por la nevokitaj gastoj. Multaj el ili mortdrinkis kaj por eterne restis kuŝi tie, kie la rapidkuranta Merkys plaŭdas, kie la larĝa Nemunas ondiĝas, kie la malgaja kastelo de Merkine staras… Kiu ne estis mortigita per hakiloj kaj glavoj, tiun dispremis la ĉevalaj piedoj aŭ englutis la ondoj de rivero.

Eĉ unu malamiko ne postvivis, neniu revenis hejmen, nur tiuj, kiuj estis portataj de la Nemunas larĝa. Sed pro ilia reveno ekĝojis nek patro, nek patrino, nek la juna fratino…

Altpreze pagis, forte venĝis kavaliroj de Kantolando por la bela vizaĝo de Mejluje. Kaj en ŝia harplekto ne estis tiom da flavetaj haroj, kiom da kapoj propraj kaj malamikaj kuŝigis la junaj militantoj.

Multe da militistoj ekdormis tie por eterne. Inter ili ankaŭ la tri filoj de Kirklys, kaj eĉ la heroo Zubrys ne postrestis.

Multaj patroj kaj patrinoj ne plu ĝojis pri la varmaj, serenaj somertagoj. Ne ĝojon portis ili ankaŭ al gemaljunuloj Kirklys, perdintaj ĉiujn siajn infanojn.

La postvivintaj viroj kunmetis sur la dekstra bordo de Nemunas grandegan ŝtiparon, metis sur ĝin tri filojn de Mykis, tri filojn de la glora gento Kirklys, kaj ankaŭ la kvaran Zubrys kun lia brava belulino Mejluje. Forbruliginte la heroojn oni surŝutis el flava sablo altan monteton kaj sur ĝia supro konstruis altan tureton, ke de malproksime oni ĝin vidu, ke la malproksimaj nepoj memoru, ke la heroo oferis por sia patrujo sian junan vivon kaj eĉ sian plej karan junedzinon.

La turo longe jam malaperis: la tempo ĝin mordetis, la pluvo ĝin vipadis kaj la manoj de homoj ĝin detruadis.