Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vintaj Tigrovizaĝon tro ofte trans la monton por mortigi ilin, kaj nun ili venis por repagi per sango. Ni estis tro malfortaj kaj malsanaj por defendi la grandan muron. Kaj ili mortigis nin ĉiujn krom kelkaj virinoj, kiujn ili forprenis kun si. La Cimo kaj mi forkuris, kaj mi kaŝis min en la plej sovaĝaj lokoj kaj fariĝis ĉasanto de viando kaj ne plu estis malsata. Mi ŝtelis edzinon de la viandomanĝantoj kaj iris por loĝi en la kavernoj de la altaj montoj, kie ili ne povis min trovi. Kaj mi havis tri filojn, kaj ĉiu filo ŝtelis edzinon de la viandomanĝantoj. Kaj la restaĵon vi scias, ĉar vi estas la filoj de miaj filoj.”

„Sed la Cimo?” demandis Cervokuranto. „Kio fariĝis el li?”

„Li iris por loĝi kun la viandomanĝantoj kaj estis kantisto de kantoj por la reĝo. Li estas nun maljunulo, sed li kantas la samajn malnovajn kantojn; kaj kiam viro venas por iri antaŭen, li kantas ke tiu viro iras returnen por loĝi en arbo.”

Longbarbo eniĝis en la ursokorpon kaj suĉis per sendantaj dentokarnoj pecon da sebaĵo.

„Iun tagon,” diris li, purigante la manojn sur la flankoj, „ĉiuj malsaĝuloj estos mortintaj, kaj tiam ĉiuj vivantoj iros antaŭen. La sekreto de la forto de la fortaj apartenos al ili kaj ili kunigos siajn fortojn, tiel ke el ĉiuj viroj en la mondo ne unu batalos kontraŭ alia. Ne ekzistos gardistoj aŭ postenoj sur la muroj. Kaj ĉiuj ĉasbestoj estos mortigataj kaj, kiel Harvizaĝo diris, ĉiuj montetflankoj estos paŝtejoj por kaproj kaj ĉiuj valoj estos surplantitaj per maizo kaj grasaj radikoj. Kaj ĉiuj viroj estos fratoj, kaj neniu viro kuŝos senlabora en la sunbrilo kaj estos nutrata de siaj kamaradoj. Kaj ĉio ĉi efektiviĝos en la tempo, kiam ĉiuj malsaĝuloj estos mortintaj, kaj kiam estos neniaj kantistoj, kiuj staras senmove kantante la Kanton pri la Abeloj. Abeloj ne estas homoj.”