Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

manĝas kaj malfortigas nin per la malutilo de sia forto, kiu estas malbona. Viroj, kiuj estas sklavoj, ne estas fortaj. Se la viro, kiu unue trovis la utilon kaj uzadon de fajro, estus uzinta sian forton, ni estus liaj sklavoj kiel ni estas la sklavoj hodiaŭ de Malgranda-stomako, kiu trovis la utilon kaj uzadon de la fiŝkaptilo, kaj de la viroj, kiuj trovis la utilon kaj uzadon de la tero, de la kaproj, de la fajrobiero. Antaŭe ni loĝis en arboj, miaj fratoj, kaj neniu estis sendanĝera. Sed ni plu ne batalas unu kontraŭ alia, ni estas kunigintaj niajn fortojn. Ni do ne batalu plu kontraŭ la viandomanĝantoj. Ni kunigu nian forton kun ilia. Tiam ni estos vere fortaj, kaj tiam ni eliros kune, la fiŝmanĝantoj kaj la viandomanĝantoj, kaj ni mortigos la tigrojn kaj la leonojn kaj la lupojn kaj la sovaĝajn hundojn kaj ni paŝtos niajn kaprojn sur la montetflankoj kaj plantos nian maizon kaj niajn grasajn radikojn en la altaj montvaloj.

„En tiu tago ni estos tiel fortaj, ke ĉiuj sovaĝaj bestoj forkuros de ni kaj pereos. Kaj nenio kontraŭstaros nin, ĉar la forto de ĉiu viro estos la forto de ĉiuj viroj en la mondo.”

„Tiel diris Harvizaĝo kaj ili mortigis lin, ĉar ili diris, ke li estis sovaĝa viro kaj deziris iri returnen kaj loĝadi en arbo. Estis tre strange. Kiam ajn viro deziris iri antaŭen, ĉiuj, kiuj staris senmovaj, diris, ke li iris returnen kaj devis esti mortigata. Kaj la malriĉuloj helpis ŝtonmortigi lin kaj estis malsaĝuloj. Ni ĉiuj estis malsaĝuloj krom tiuj, kiuj estis grasaj kaj ne faris laboron. La malsaĝuloj estis nomataj saĝaj kaj la saĝaj estis ŝtonmortigataj. Viroj, kiuj laboris, ne ricevis sufiĉe por manĝi, kaj la viroj, kiuj ne laboris, manĝis tro multe.

„Kaj la gento daŭrigis perdi forton. La infanoj estis malfortaj kaj malsanaj. Kaj ĉar ni ne manĝis sufiĉe, strangaj malsanoj venis inter nin, kaj ni mortis kiel muŝoj. Kaj poste la viandomanĝantoj venis al ni. Ni estis sek-