Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Kaj la Cimo kantis novan kanton pri viroj similaj al Fendita-nazo, kiuj deziris iri returnen kaj loĝadi en arboj.

„Tamen, Fendita-nazo diris ne; ke li ne deziris iri returnen, sed antaŭen; ke ili plifortiĝus nur se ili kunigus siajn fortojn; kaj se la fiŝmanĝantoj volus kunigi sian forton kun tiu de la viandomanĝantoj, ke tiam ili ne plu bezonus labori pli ol du horojn ĉiutage.

„Tiam la Cimo ree kantis, kaj li kantis ke Fendita-nazo estis mallaborema, kaj li ankaŭ kantis la Kanton pri la Abeloj. Ĝi estis stranga kanto, kaj tiuj, kiuj aŭdis ĝin, fariĝis frenezaj same kiel je trinkado de forta fajrobiero. La temo de la kanto estis abelaro kaj raba vespo, kiu envenis por loĝi kun la abeloj, kaj kiu ŝtelis ilian mielon. La vespo estis mallaborema kaj diris al ili, ke oni ne bezonis labori; li ankaŭ diris al ili, ke ili povas fariĝi amikoj de la ursoj, kiuj ne estas ŝtelistoj de mielo, sed nur tre bonaj amikoj. Kaj la Cimo kantis per malrektaj vortoj, tiel ke la aŭskultantoj sciis, ke la abelaro estis la lagvala gento kaj ke la ursoj estis la viandomanĝantoj kaj la mallaborema vespo estis Fendita-nazo. Kaj kiam la Cimo kantis, ke la abeloj aŭskultis vespon ĝis la abelaro estis proksima al pereo, la popolo murmuregis; kaj kiam la Cimo kantis, ke fine la bonaj abeloj mortpikis la vespon, la popolo ekprenis ŝtonojn de la tero kaj ŝtonmortigis Fendita-nazon ĝis oni povis nenion vidi krom la ŝtonamaso, kiun ili estis ĵetintaj sur lin. Kaj estis multaj malriĉaj homoj, kiuj laboris multe kaj longe kaj ne havis sufiĉe por manĝi, kiuj helpis ĵeti ŝtonojn sur Fendita-nazon.

„Kaj post la morto de Fendita-nazo estis nur unu alia viro, kiu kuraĝis eldiri siajn pensojn kaj tiu viro estis Harvizaĝo. „Kie estas la forto de la fortaj?” li demandis. „Ni estas la fortaj, ni ĉiuj, kaj ni estas pli fortaj ol Hundodento kaj Tigrovizaĝo kaj Tri-piedoj kaj Porkmakzelo kaj ĉiuj la aliaj, kiuj nenion faras kaj multon