Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gardistoj por gardi ĝin tage kaj nokte. Kaj ju pli multe da mono li amasigis en la domo des pli kara fariĝis la mono, tiel ke viro laboris pli longan tempon por monŝnuro ol antaŭe. Estis ankaŭ ĉiam parolo pri milito kun la viandomanĝantoj, kaj Hundodento kaj Tigrovizaĝo plenigis multajn domojn per maizo kaj sekigitaj fiŝoj kaj fumita kaproviando kaj fromaĝo. Kaj kvankam la manĝaĵo estis amasigita tie kiel montoj, tamen la homoj ne havis sufiĉe por manĝi. Estis al ili egale. Kiam ajn la popolo grumblis tre laŭte, la Cimo kantis novan kanton, kaj Grandgrasa diris, ke estis la vorto de Dio, ke ni devis mortigi viandomanĝantojn, kaj Tigrovizaĝo kondukis nin trans la monton por mortigi kaj esti mortigataj. Mi ne estis sufiĉe bona por fariĝi gardisto kaj kuŝi grasa en la sunbrilo, sed kiam ni iris militi, Tigrovizaĝo bonvole kunprenis min. Kaj kiam ni estis manĝintaj ĉiun manĝaĵon, kiu estis konservita en la domoj, ni ĉesis batali kaj iris hejmen por labori kaj ree amasigi manĝaĵon.

„Vi do ĉiuj estis frenezaj,” rimarkis Cervokuranto.

„Tiam ni efektive ĉiuj estis frenezaj,” konsentis Longbarbo. „Estis strange, jes ĉio. Tie estis Fendita-nazo. Li diris, ke ĉio estis malbona. Li diris, ke estis prave, ke ni fariĝis fortaj kunigante niajn fortojn. Kaj li diris, ke kiam ni komence fondis la genton, estis prave, ke la viroj, kies forto malutilis al la gento, estis senigataj de sia forto — viroj, kiuj frakasis la kapojn de siaj fratoj kaj ŝtelis la edzinojn de siaj fratoj. Kaj nun, li diris, la gento ne plifortiĝis, sed malplifortiĝis, ĉar estis viroj kun alia speco de forto, kiuj malutilis al la gento — viroj, kiuj havis la forton de la tero kiel Tri-piedoj; kiuj havis la forton de la fiŝkaptilo kiel Malgranda-stomako, kiuj havis la forton de la kaproviando kiel Porkmakzelo. La farotaĵo, diris Fendita-nazo, estas senigi tiujn ĉi virojn de ilia malbona forto; igi ilin labori ĉiuj kaj lasi neniun viron manĝi, kiu ne laboris.