Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Estis tre strange. Kiam Malgranda-stomako kaptis tro multe da fiŝoj, tiel ke oni postulis tre multajn por malmulte da mono, li reĵetis multajn fiŝoĵn en la maron, por ke pli da mono estu pagata por tiuj, kiuj restis. Kaj Tri-piedoj ofte lasis multajn kampojn kuŝi nekulturataj, por ricevi pli da mono por sia maizo. Kaj kiam la virinoj estis farintaj sufiĉe da mono, Hundodento haltigis la faradon de mono. Kaj la virinoj ne havis laboron, kaj tial ili prenis la lokon de la viroj. Mi laboris ĉe la fiŝkaptilo ricevante unu monŝnuron por kvin tagoj. Sed mia fratino nun faris mian laboron ricevante unu monŝnuron por dek tagoj. La virinoj laboris pli malkare kaj estis pli malmulte da manĝaĵo, kaj Tigrovizaĝo diris, ke ni povas fariĝi gardistoj. Sed mi ne povis fariĝi gardisto, ĉar mi estis lama je unu piedo kaj Tigrovizaĝo ne deziris min. Kaj estis multaj similaj al mi. Ni estis eluzitaj viroj kaj povis nur peti laboron aŭ zorgi pri la infanetoj, dum la virinoj laboris.”

Flavakapo ankaŭ fariĝis malsata pro la rakonto kaj fritis pecon da ursa viando sur la karboj.

„Sed kial vi ne ribelis, vi ĉiuj kaj mortigis Tri-piedojn kaj Porkmakzelon kaj Grandgrasan kaj la aliajn por ricevi sufiĉon por manĝi?” demandis Mallumtimanto.

„Ĉar ni ne povis kompreni,” respondis Longbarbo. „Estis tro multe por pripensi, kaj estis ankaŭ gardistoj, kiuj enpuŝis lancojn en nin, kaj Grandgrasa, kiu parolis pri Dio, kaj la Cimo, kiu kantis novajn kantojn. Kaj kiam iu viro vere pensis prave kaj diris tion, Tigrovizaĝo kaj la gardistoj prenis lin, kaj li estis ligata al la rokoj dum malalta maro, tiel ke la leviĝanta akvo dronigis lin.

„Estis stranga aĵo — la mono. Ĝi similis la kantojn de Cimo. Ĝi ŝajnis tre bona sed ne estis tia, kaj ni ekkomprenis malrapide. Hundodento komencis enkolekti la monon. Li metis ĝin en granda amaso en herbodomo kun