Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tri-piedoj aŭ Malgranda-stomako aŭ Porkmakzelo; ĉar ne estis tero, en kiu viro por si mem povis planti maizon. Kaj ofte estis pli da viroj ol Tri-piedoj kaj la aliaj bezonis por la laboro. Tiuj ĉi viroj do restis malsataj kaj same iliaj edzinoj kaj infanoj kaj iliaj maljunaj patrinoj. Tigrovizaĝo diris, ke ili povas fariĝi gardistoj, se ili volas, kaj multaj tion faris; kaj tiel ili ne faris laboron, sed pikis per lancoj tiujn, kiuj laboris kaj grumblis pri la nutrado de tiom da senlaboruloj.

„Kaj kiam ni grumblis, ĉiam la Cimo kantis novajn kantojn. Li diris, ke Tri-piedoj kaj Porkmakzelo kaj la aliaj estis fortaj viroj kaj ke tio estis la kaŭzo, ke ili havis tiel multe. Li diris, ke ni devis ĝoji, ĉar ni havis tiel fortajn virojn inter ni, alie ni pereus pro nia propra malindeco kaj pro la viandomanĝantoj. Tial ni kun ĝojo devis lasi tiajn fortajn virojn havi ĉion, kion ili povas enmanigi. Kaj Grandgrasa kaj Porkmakzelo kaj Tigrovizaĝo kaj la aliaj diris, ke tio estis vera.

„Bone, diris Longadento, mi do ankaŭ fariĝos forta viro. Kaj li havigis al si maizon kaj komencis fari fajrobieron kaj vendi ĝin por monŝnuroj. Kaj kiam Malrekta-okulo plendis, Longadento diris, ke li mem estis forta viro, ke, se Malrekta-okulo farus pli da bruo, li elbatus al li la cerbon. Tiam Malrekta-okulo timis kaj iris paroli kun Tri-piedoj kaj Porkmakzelo. Kaj ĉiuj tri iris kaj parolis kun Hundodento. Kaj Hundodento parolis al Marleono kaj Marleono sendis kurieron al Tigrovizaĝa kun sciigo. Kaj Tigrovizaĝo sendis siajn gardistojn, kiuj bruligis la domon de Longadento kune kun la fajrobieron, kiun li estis farinta. Ili ankaŭ mortigis lin kaj lian familion. Kaj Grandgrasa diris, ke tio estis bona, kaj la Cimo kantis alian kanton pri kiel bone estis plenumi la leĝon kaj kia bela lando estis la Lagvalo kaj ke ĉiu viro, kiu amis la Lagvalon, devis eliri por mortigi la malbonajn viandomanĝantojn. Kaj ree lia kanto estis kiel fajro por ni, kaj ni forgesis grumbli.