Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiuj kuŝis en la sunbrilo kaj ne laboris, ruliĝis en graso, kaj samtempe estis malgrandaj infanoj, kiuj ploris ĝis ekdormo pro malsato, kiu ĉiumomente mordis ilin.”

Cervokuranto estis instigata per la rakonto pri malsato eltiri pecon da ursviando kaj friti ĝin sur bastono super la karboj. Tiun ĉi li konsumis kun ŝmacantaj lipoj dum Longbarbo daŭrigis.

„Kiam ni grumblis, leviĝis Grandgrasa kaj diris kun voĉo de Dio, ke Dio elektis la saĝajn virojn por posedi la teron kaj la kaprojn kaj la fiŝkaptilon kaj la fajrobieron, kaj ke sen tiuj ĉi saĝaj viroj ni ĉiuj estus bestoj kiel en la tagoj kiam ni loĝis en arboj.

„Kaj aperis unu, kiu fariĝis kantisto de kantoj por la reĝo. Lin ili nomis la Cimo, ĉar li estis malgranda kaj malgracia en la vizaĝo kaj membroj kaj ne superis per laboro aŭ faroj. Li ŝatis la grasajn medolostojn, la plej bonajn fiŝojn, la lakton kaprovarman, la maizon, kiu unue maturiĝis, kaj la komfortan lokon ĉe la fajro. Kaj tiel fariĝante kantisto de kantoj por la reĝo, li trovis metodon fari nenion kaj fariĝi grasa. Kaj kiam la popolo grumblis pli kaj pli, kaj kelkaj ĵetis ŝtonojn al la granda herbodomo de la reĝo, la Cimo prikantis en kanto kiel bone estis esti fiŝmanĝanto. En sia kanto li diris, ke la fiŝmanĝantoj estis la elektitoj de Dio kaj la plej bonaj, kiujn faris Dio. Li kantis pri la viandomanĝantoj kiel pri porkoj kaj kornikoj, kaj kantis pri tio: kiel bele kaj bone estus, ke la fiŝmanĝantoj batalus kaj mortus farante la laboron de Dio, t.e. la mortigo de viandomanĝantoj. La vortoj de lia kanto estis kiel fajro en ni, kaj ni petegis esti kondukataj kontraŭ la viandomanĝantoj. Kaj ni forgesis, ke ni estis malsataj kaj kial ni grumblis kaj ni ĝojis esti kondukataj de Tigrovizaĝo trans la monton, kie ni mortigis multajn viandomanĝantojn kaj estis kontentaj.

„Sed aferoj ne iĝis pli bonaj en la Lagvalo. La sola maniero, en kiu ni povis ricevi manĝaĵon estis labori por