Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malrekta-okulo mem ne laboris. Viroj faris la bieron por li, kaj li pagis ilin per mono. Poste li vendis la bieron por mono kaj ĉiuj viroj aĉetis. Kaj multajn ŝnurojn da mono li donis al Hundodento kaj Marleono kaj ĉiuj.

„Grandgrasa kaj Rompita-ripo subtenis Hundodenton, kiam li prenis sian duan edzinon kaj la trian. Ili diris, ke Hundodento ne estis simila al aliaj viroj, malsupera nur al Dio, kiun Grandgrasa tenis en sia izoligdomo, kaj Hundodento diris tion ankaŭ kaj deziris scii, kiuj ili estis, kiuj grumblis pri la nombro de liaj edzinoj.

„Hundodento farigis grandan boaton kaj multajn virojn li prenis de la laboro, kiuj faris nenion kaj kuŝis en la sunbrilo la tutajn tagojn krom kiam Hundodento eliris en la boato, ĉar tiam ili remis por li. Kaj li faris Tigrovizaĝon estro de ĉiuj gardistoj, tiel ke Tigrovizaĝo fariĝis lia dekstra mano, kaj kiam li ne ŝatis viron, Tigrovizaĝo mortigis tiun viron por li. Kaj Tigrovizaĝo ankaŭ faris alian viron sia dekstra mano, kiu donus ordonojn kaj mortigus por li.

„Sed tio ĉi estis la stranga afero: Kiel la tagoj pasis, ni, kiuj restis, laboris pli kaj pli multe kaj tamen ni ricevis pli kaj pli malmulte por manĝi.”

„Sed kie estis la kaproj kaj la maizo kaj la grasaj radikoj kaj la fiŝkaptilo?” ekparolis Mallumtimanto. „Kaj kion signifas tio ĉi? Ĉu ne pli da manĝaĵo estis havebla per la laboro ol antaŭe?”

„Tiel estas,” konsentis Longbarbo. „Tri viroj ĉe la fiŝkaptilo kaptis pli da fiŝoj ol la tuta gento, antaŭ ol estis fiŝkaptilo. Sed ĉu mi ne diris, ke ni estis malsaĝaj? Ju pli da manĝaĵoj ni povis kapti des pli malmulte da manĝaĵo ni ricevis por manĝi.”

„Sed ĉu ne estis klare, ke la viroj, kiuj laboris, rajtis manĝi ĉion?” demandis Flavakapo.

Longbarbo skuis la kapon malgaje. „La hundoj de Hundodento estis plenŝtopataj per viando, kaj la viroj,