Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Ĉiu ŝnuro havis la valoron de tridek fiŝoj aŭ kvardek fiŝoj, sed la virinoj, kiuj faris ĉiutage unu ŝnuron, ricevis ĉiu el ili du fiŝojn. La fiŝoj estis prenataj el la porcioj de Hundodento, Grandgrasa kaj Marleono, el tio, kion la tri ne manĝis. La monon ili poste ekcirkuligis. Tiam ili diris al Tri-piedoj kaj, al aliaj terposedantoj, ke ili volas ricevi sian parton de l’ maizo en mono. De tiam, viro, kiu nenion havis, laboris por unu, kiu havis, kaj estis pagata per mono. Por tiu ĉi mono li aĉetis maizon kaj fiŝojn kaj viandon kaj fromaĝon. Kaj Tri-piedoj kaj ĉiuj posedantoj pagis al Hundodento kaj Marleono kaj Grandgrasa ilian parton per mono. Kaj ili pagis la gardistojn per mono kaj ili aĉetis sian manĝaĵon per la mono. Kaj ĉar mono estis malkara, Hundodento dungis pli multajn virojn kiel gardistojn, kaj ĉar mono estis facile farebla, multaj viroj komencis fari monon el konkoj. Sed la gardistoj trapikis ilin per lancoj kaj plenpafis ilin per sagoj, ĉar ili provis detrui la genton. Estis malbone detrui la genton, ĉar tiam la viandomanĝantoj alvenus kaj mortigus ilin ĉiujn kaj dividus la posedaĵojn.

„Grandgrasa estis la voĉo de Dio, sed li prenis Rompita-ripon kaj faris lin pastro, tiel ke li fariĝis la voĉo de Grandgrasa kaj faris la plejmulton el la parolado por li. Kaj ambaŭ havis aliajn virojn kiel servistojn por si. Tiel ankaŭ Malgranda-stomako kaj Porkmakzelo havis aliajn virojn, kiuj kuŝis en la sunbrilo ĉirkaŭ iliaj herbodomoj kaj portis sciigojn por ili kaj faris ordonojn. Kaj pli kaj pli da viroj estis forprenataj de la laboro, kaj tial tiuj, kiuj restis, laboris pli multe ol iam antaŭe. Ŝajnis, ke kelkaj deziris ne labori kaj provis trovi al si metodojn por laborigi aliajn por ili. Malrekta-okulo trovis tian metodon. Li faris la unuan fajrobieron el maizo. Kaj post tio li ne laboris plu, ĉar li parolis sekrete kun Hundodento kaj Grandgrasa kaj la aliaj mastroj, kaj estis konsentite, ke li estos la sola, kiu faros fajrobieron. Sed