Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

viroj komencis fari tre grandan kaptilon, la gardistoj venis el la granda herbodomo, kiun ni estis konstruintaj por Hundodento. Kaj la gardistoj pikis nin per la lancoj kaj diris: „Foriru, ĉar Malgranda-stomako jam estis mem konstruonta kaptilon tie laŭ la vorto de Marleono.”

„Estis multe da grumblado kaj mia patro kunvokis konsiliĝon. Sed kiam li leviĝis por paroli, lin Marleono trapikis je la gorĝo per lanco, kaj li mortis. Kaj Hundodento kaj Malgranda-stomako kaj Tri-piedoj kaj ĉiuj, kiuj havis teron diris, ke tio estis bona. Kaj Grandgrasa diris, ke ĝi estis la volo de Dio. Kaj post tio ĉiuj timis leviĝi en la konsiliĝo kaj estis neniu plua konsiliĝo.

„Alia viro, Porkmakzelo, komencis teni kaprojn. Li aŭdis pri tio inter la viandomanĝantoj, kaj post mallonga tempo li havis multajn brutarojn. Aliaj viroj, kiuj ne havis teron nek fiŝkaptilojn, kaj kiuj alie devus malsati, estis ĝojaj labori por Porkmakzelo, zorgante pri liaj kaproj, gardante ilin kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj kondukante ilin al la paŝtejoj inter la montoj. Kiel pago Porkmakzelo donis al ili kapran viandon por manĝi, kaj kaprofelojn kiel vestojn kaj kelkfoje ili interŝanĝis la kaproviandon je fiŝoj kaj maizo kaj grasaj radikoj.

„Tiu ĉi estis la tempo, en kiu mono komencis ekzisti. Marleono estis la viro, kiu unue elpensis ĝin, kaj li priparolis ĝin kun Hundodento kaj Grandgrasa. Kiel vi vidas, tiuj ĉi tri estis tiuj, kiuj ricevis parton el ĉio en la Lagvalo. Unu korbo el tri da maizo apartenis al ili, unu fiŝo el tri, unu kapro el tri. Rekompence ili nutris la gardistojn kaj alproprigis al si mem la restaĵon. Kelkfoje, kiam granda amaso da fiŝoj estis kaptita, ili ne sciis kion fari kun sia parto. Tial Marleono ordonis al la virinoj fari monon el konkoj — malgrandaj rondaj pecetoj kun truo en la centro kaj ili estis farataj glataj kaj belaj. Tiuj ĉi estis surŝnurataj kaj la ŝnurojn oni nomis mono.