Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sin esti pli granda ĉefo ol lia patro estis. Li estis bona ĉefo komence kaj laboris forte, tiel ke la konsiliĝo havis pli malmulton por fari. Tiam vekiĝis nova voĉo en la Lagvalo. Tiu estis Tordita-lipo. Ni neniam pensis multe pri li, ĝis li komencis paroli kun la spiritoj de la mortintoj. Poste ni nomis lin Grandgrasa, ĉar li manĝis multege kaj faris nenian laboron kaj fariĝis ronda kaj granda. Unu tagon Grandgrasa diris al ni, ke la sekretoj de la mortintoj estas en lia mano kaj ke li estas la voĉo de Dio. Li fariĝis intima amiko de Hundodento, kiu ordonis, ke ni konstruu herbdomon por Grandgrasa. Kaj Grandgrasa metis pastrajn interdiktojn ĉirkaŭ sian domon kaj tenis Dion interne.

„Pli kaj pli Hundodento fariĝis pli potenca ol la konsiliĝo, kaj kiam la konsiliĝo grumblis kaj diris, ke ili nomos alian ĉefon, Grandgrasa parolis per la voĉo de Dio kaj diris ne. Tri-piedoj ankaŭ kaj la aliaj, kiuj havis teron, simpatiis kun Hundodento. Krom tio la plej forta viro en la konsiliĝo estis Marleono, kaj al li la terposedantoj donis teron sekrete kune kun multaj ursfeloj kaj korboj da maizo. Tial Marleono diris, ke la voĉo de Grandgrasa estis vere la voĉo de Dio kaj devis esti obeata. Kaj baldaŭ poste Marleono kvazaŭ fariĝis la voĉo de Hundodento kaj pleje parolis por li.

„Krom tio estis Malgranda-stomako, malgranda viro, tiel maldika en la talio, ke oni povis pensi, ke li neniam havis sufiĉe por manĝi. Interne de la riverelfluo, kie la sablaĵo estis moderiginta la forton de la fluo, li konstruis fiŝkaptilon. Neniu viro iam vidis aŭ sonĝis pri fiŝkaptilo antaŭe. Li laboris semajnojn je ĝi, kun siaj filo kaj edzino, dum la ceteraj el ni ridis je ilia laboro. Sed kiam ĝi estis preta, li kaptis pli multajn fiŝojn en unu tago ol la tuta gento en unu semajno, pro kio estis granda ĝojo. Estis nur unu alia loko en la rivero por fiŝkaptilo; sed kiam mia patro kaj mi kaj dekduo da aliaj