Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

viroj estis kunigintaj siajn fortojn kaj fariĝis gento. Pro la muro kaj pro la gardistoj estis pli da tempo por ĉasi, fiŝkapti kaj kolekti radikojn kaj berojn; estis pli da manĝaĵo kaj pli bona manĝaĵo, kaj neniu restis malsata. Kaj Tri-piedoj, — tiel nomata, ĉar liaj piedoj estis frakasitaj, kiam li estis knabo, kaj li iris per helpo de bastono — Tri-piedoj prenis la semon de la sovaĝa maizo kaj semis ĝin en la teron en la valo proksime al sia domo. Li ankaŭ provis planti grasajn radikojn kaj aliajn kreskaĵojn, kiujn li trovis en la montaj valoj.

„Pro la sendanĝereco de Lagvalo, kiu estis rezultato de la muro kaj de l’ gardistoj, kaj ĉar estis sufiĉa manĝaĵo por ĉiuj sen batalo, multaj familioj envenis el la marbordaj valoj je ambaŭ flankoj kaj de la montoj, kie ili estis vivintaj pli kiel sovaĝaj bestoj ol kiel homoj. Kaj ne pasis longa tempo antaŭ ol la Lagvalo pleniĝis kaj en ĝi estis multaj familioj. Sed antaŭ ol tio okazis, la tero, kiu antaŭe estis senpaga por ĉiuj kaj apartenis al ĉiuj, estis dividita. Tri-piedoj komencis tion, kiam li plantis maizon. Sed la plej multaj el ni ne zorgis pri la tero. Ni pensis, ke la markado de posedlimoj per ŝtonbariloj estis malsaĝaĵo. Ni havis sufiĉe por manĝi kaj kion pli ni dezirus? Mi memoras, ke mia patro kaj mi konstruis ŝtonbarilojn por Tri-piedoj kaj ricevis maizon kiel pago.

„Do malmultaj ricevis la tutan teron kaj Tri-piedoj ricevis la plimulton. Okazis ankaŭ, ke aliaj kiuj prenis teron, donis ĝin al la malmultaj, kiuj persistis, kaj ili estis pagataj per maizo kaj grasaj radikoj kaj ursfeloj kaj fiŝoj, kiujn la farmistoj ricevis de la fiŝkaptistoj kiel pago por maizo. Kaj antaŭ ol ni sciis ĝin la tero estis prenita.

„Ĉirkaŭ tiu ĉi tempo Fith-Fith mortis kaj Hundodento, lia filo, fariĝis ĉefo. Li postulis esti farata ĉefo, ĉiuokaze, ĉar lia patro estis ĉefo antaŭ li. Krom tio li konsideris