Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konis la leĝon. Li konis nur sian propran forton, kaj en la nomo de tiu li iris kaj prenis la edzinon de Tri-tridaknulo. Tri-tridaknulo provis batali, sed Artikosto elbastonigis lian cerbon. Tamen Artikosto estis forgesinta, ke ĉiuj viroj en nia gento estis kunigintaj siajn fortojn por obeigi la leĝon inter ni, kaj ni mortigis lin sub lia arbo kaj pendigis lian korpon sur branĉo kiel averto, ke la leĝo estas pli forta ol iu viro. Ĉar ni estis la leĝo, ĉiuj ni, kaj neniu viro estas pli granda ol la leĝo.

„Estis ankaŭ aliaj malfacilaĵoj, ĉar vi devas scii, Cervokuranto kaj Flavakapo kaj Mallumtimanto, ke ne estas facile fari genton. Estis multaj aferoj, malgrandaj aferoj, pri kiuj ni havis grandan malfacilaĵon, ĉar ni devis kunvoki ĉiujn virojn kaj havi konsiliĝon. Ni havis konsiliĝojn matene, tagmeze kaj nokte kaj en la mezo de la nokto. Ni povis trovi malmulte da tempo por havigi manĝaĵon kaŭze de la konsiliĝoj, ĉar estis ĉiam iu malgranda afero, kiun ni devis decidi, ekzemple la elekto de novaj gardostarantoj anstataŭ la malnovaj aŭ decidi kiom da manĝaĵo ricevos la viroj, kiuj ĉiam havis la armilojn en la manoj kaj mem ne povis serĉi manĝaĵon.

„Ni vere bezonis estron por fari tiujn ĉi aferojn, kiu estos la voĉo de la konsiliĝo kaj kiu raportos al la konsiliĝo pri la aferoj, kiujn li faris. Tial ni elektis Fith-Fith kiel estron. Li estis forta viro, ankaŭ, kaj tre ruza, kaj kiam li estis kolera, li faris bruon tiel, Fith-Fith, kiel sovaĝa kato.

„La dek viroj, kiuj gardis la genton estis komisiitaj fari muron el ŝtonoj en la mallarĝa parto de la valo. La virinoj kaj grandaj infanoj helpis, ankaŭ aliaj viroj, ĝis la muro estis preta. Post tio ĉiuj familioj venis el siaj kavernoj kaj arboj kaj konstruis herbodomojn post la muro. Tiuj ĉi domoj estis grandaj kaj pli bonaj ol la kavernoj kaj arboj kaj ĉiu estis pli komforta, ĉar la