Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tempo li kaptis manĝaĵon kaj duonon li ĉirkaŭrigardis, timante, ke alia viro atakos lin. Nun tio estis ŝanĝita. La viroj eliris sen armiloj kaj uzis la tutan tempon por kapti manĝaĵon. Sammaniere, kiam la virinoj iris al la montoj por serĉi radikojn aŭ berojn, kvin el la dek viroj iris kun ili por gardi ilin, dum la tutan tempon, tage kaj nokte, la okuloj de la gento gardostaris ĉe la supro de la monto.

„Sed malfacilaĵoj venis — kiel kutime pri la virinoj. Senedzinaj viroj deziris la edzinojn de aliaj, kaj estis multe de batalado inter la viroj, kaj kelkfoje al unu estis frakasata la kapo aŭ li ricevis lancon tra la korpo. Dum unu gardostaranto estis sur la supro de la monto, alia viro ŝtelis lian edzinon kaj li malsuprenvenis por batali. Tiam la alia gardostaranto timis, ke iu prenos lian edzinon kaj li ankaŭ malsuprenvenis. Estis ankaŭ malfacilaĵo inter la dek viroj, kiuj ĉiam portis la armilojn, kaj ili batalis kvin kontraŭ kvin ĝis kelkaj kuris al la marbordo kaj aliaj kuris post ili.

„Tiel okazis, ke la gento fariĝis senokula kaj sengarda. Ni ne havis la forton de sesdek. Ni tute ne havis forton. Tial ni havis konsiliĝon kaj faris la unuajn leĝojn. Mi estis nur knabeto je tiu tempo, sed mi memoras. Ni diris, ke por esti fortaj ni devis ne batali unu kontraŭ la alia, kaj ni faris leĝon, ke kiam unu viro mortigis alian, lin la gento mortigos. Ni faris alian leĝon, ke kiam kiu ajn ŝtelis la edzinon de alia, lin la gento mortigos. Ni diris, ke kiam viro havis tro grandan forton kaj per tiu forto malutilis al siaj fratoj en la gento, lin ni mortigos, por ke lia forto ne plu malutilu al iu. Ĉar se ni lasus lian forton malutili al iu, la fratoj timus kaj la gento disiĝus kaj ni fariĝus tiel malfortaj kiel ni estis, kiam la viandomanĝantoj unue venis al ni kaj mortigis Buuf.

„Artikosto estis forta viro, tre forta viro, kaj li ne