Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

suprengrimpi la arbon, Buuf devis eliri por faligi ŝtonojn sur iliajn kapojn, kaj la viandomanĝantoj, kiuj atendis precize tion, pafis lin plena de sagoj. Kaj tio estis la fino de Buuf.

„Post tio le viandomanĝantoj trovis Unuokulon kaj lian familion en lia kaverno. Ili ekbruligis fajron en la malfermaĵo kaj mortfumis lin tiel, kiel ni mortfumis la urson tie hodiaŭ. Poste ili atakis Sesfingrulon en lia arbo, kaj dum ili mortigis lin kaj lian plenkreskan filon, ni forkuris. Ili kaptis kelkajn el niaj virinoj kaj mortigis du maljunulojn, kiuj ne povis kuri rapide kaj kelkajn infanojn. La virinojn ili forportis kun si al la Granda Valo.

„Post tio ni, kiuj restis, revenis kaj iel, eble ĉar ni estis timplenaj kaj sentis la bezonon unu de la alia, ni priparolis la aferon. Estis nia unua konsiliĝo — nia unua reala konsiliĝo. Kaj en tiu konsiliĝo ni fondis nian unuan genton. Ĉar ni estis lernintaj la lecionon. El la dek viandomanĝantoj ĉiu havis la forton de dek, ĉar la dek batalis kiel unu. Ili estis kunigintaj siajn fortojn. Sed kun tridek familioj kaj sesdek viroj ni havis la forton de nur unu viro, ĉar ĉiu batalis sola.

„Estis granda interparolo, kiun ni havis, kaj malfacila interparolo, ĉar ni ne havis la vortojn por paroli tiam, kiel ni havas nun. La Cimo faris kelkajn el la vortoj longe poste kaj ankaŭ aliaj el ni faris vortojn iafoje. Sed ĉiuokaze ni konsentis kunigi niajn fortojn kaj esti kiel unu viro, kiam la viandomanĝantoj venos trans la montojn por ŝteli niajn virinojn. Kaj tio estis la gento.

„Ni metis du virojn sur la monton, unu por la tago kaj unu por la nokto, por stari garde, se la viandomanĝantoj venus. Ili estis la okuloj de la gento. Ankaŭ, tage kaj nokte, devis esti dek viroj maldormantaj kun siaj bastonegoj kaj lancoj kaj sagoj en la manoj pretaj por batali. Antaŭe, kiam viro serĉis fiŝojn aŭ tridaknojn aŭ mevovojn, li portis la armilojn kun si kaj duonon el