Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

multe kaj la ŝultroj proksimiĝis unu la alian. Tial mia paĉjo prenis la edzinon de Fortabrako. Kiam li venis tusante sub nian arbon, paĉjo ridis lin kaj ĵetis ŝtonojn al li. Tio estis la kutimo en tiuj tagoj. Ni ne sciis kiel ni povus kunigi la fortojn kaj fariĝi fortaj.”

„Ĉu frato okaze prenis la edzinon de frato?” demandis Cervokuranto.

„Jes, se li estis irinta en alian arbon por loĝadi sola.”

„Sed ni ne faras tion nun,” kontraŭdiris Mallumtimanto.

„Tio estas ĉar mi instruis viajn patrojn pli bone.”

Longbarbo puŝis la harkovritan manegon en la ursviandon kaj eltiris plenmanon da grasaĵo, kiun li suĉis kun meditema mieno. Ree li viŝis la manojn sur la nudaj flankoj kaj daŭrigis. „Kion mi rakontas al vi, tio okazis en antikva estinteco antaŭ ol ni sciis ion pli bonan.”

„Ŝajnas, ke vi estis malsaĝuloj, se vi ne sciis ion pli bonan,” estis la rimarko de Cervokuranto kaj Flavakapo gruntis aprobon.

„Tiaj ni estis, sed ni fariĝis pli malsaĝaj, kiel vi vidos. Tamen ni lernis ion pli bonan kaj en la sekvanta maniero. Ni fiŝmanĝantoj, ne estis lernintaj kunigi niajn fortojn tiel ke nia forto estis la forto de ĉiuj el ni.

„Sed la viandomanĝantoj, kiuj loĝis trans la montoj en la Granda Valo, staris kune, ĉasis kune, fiŝkaptis kune kaj batalis kune. Unu tagon ili venis en nian valon. Ĉiu familio el ni iris en sian propran kavernon aŭ arbon. Estis nur dek viandomanĝantoj, sed ili batalis kune kaj ni batalis ĉiu familio por si mem.”

Longbarbo kalkulis longe kaj konfuze sur la fingroj.

„Ni estis sesdek viroj,” li sukcesis diri per fingroj kaj lipoj kune. „Kaj ni estis tre fortaj, sed ni tion ne sciis. Ni do rigardis la dek virojn, kiam ili atakis la arbon de Buuf. Li batalis brave, sed li estis venkata. Ni rigardis la spektaklon. Kiam kelkaj el la viandomanĝantoj provis