Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Tiel ni transloĝiĝis de la kaverno en la arbon”, ekparolis Longbarbo.

Ili ridis bruege, kiel grandaj infanoj, rememorante antaŭan rakonton, kiun liaj vortoj rememorigis. Longbarbo ridis ankaŭ, kaj la pli ol dekcentimetra osta pikilo, kiu estis puŝita tra la kartilago de lia nazo, saltis kaj dancis kaj plifuriozigis lian aspekton. Li ne diris tiujn precizajn vortojn, sed li faris per la buŝo bestajn sonojn, kiuj signifis la samon.

„Kaj tio estas la unua afero, kiun mi memoras pri la Lagvalo”, daŭrigis Longbarbo. „Ni estis tre malsaĝa homamaso. Ni ne konis la sekreton de forto. Ĉar vi devas scii, ke ĉiu familio vivis sola kaj zorgis pri si mem. Estis tridek familioj, sed ni ne ricevis forton la unu de la alia. Ni ĉiam timis unu la alian. Neniu iam faris viziton. En la supro de nia arbo ni konstruis herbdomon, kaj sur la balkono ekstere estis amaso da ŝtonoj por la kapoj de tiuj, kiuj okaze provos nin viziti. Krom tio ni havis la lancojn kaj la sagojn. Ni ankaŭ ne marŝis sub la arboj de la aliaj familioj. Mia frato tion faris unufoje sub la arbo de maljuna Buuf kaj lia kapo estis frakasata kaj tio estis la fino de li.

„Maljuna Buuf estis tre forta. Oni diris, ke li povis simple detiri la kapon de plenkreska viro. Mi neniam aŭdis, ke li iam faris tion, ĉar neniu volis doni al li okazon. Unu tagon, kiam mia paĉjo estis ĉe la marbordo, Buuf atakis mian panjon. Ŝi ne povis kuri rapide, ĉar la antaŭan tagon ŝia kruro estis ungita de urso, kiam ŝi estis sur la monto kolektante berojn. Tial Buuf kaptis ŝin kaj portis ŝin al sia arbo. Paĉjo neniam reakiris ŝin. Li timis. Maljuna Buuf grimacis al li.

„Sed mia paĉjo ne malĝojis. Fortabrako estis alia forta viro. Li estis unu el la plej bonaj fiŝkaptistoj. Sed unu tagon, grimpante por atingi mevajn ovojn, li falis de la krutaĵo. Li ne estis plu forta post tio. Li tusis tre