Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
105
MIRINDA AMO

iĝinte en sia komforta apogseĝo apud la fajrejo, li fordonis sin al tiu plezuro. La ora horloĝo kun peza, ora ĉeno estis belega, multekosta objekto, vere princa donaco. La leda leterujo montris tre bonan guston kaj lertan, delikatan laboron. Li ne povis ne kompari ĝin kun la komuna laboraĵo de Flora kaj fraŭlino Lambert. Tiu lasta estis belege surbrodita silka veŝto, kiu kompreneble liveris al li pli grandan plezuron, ol la ceteraj donacoj kune, ĉar li estis certa, ke la du karaj estaĵoj en Long-Seaton laboris super tiu donaco kun la plej profunda amo. Kiel strange estis, — li pensis, — ke ambaŭ paroj da virinoj donacis al li komunan laboraĵon! Poste li trarigardis la tri germanajn librojn. Ju pli li legis, des pli li deziris zorge trastudi ilin spite la malaprobaj, avertaj vortoj de la juna pastro.

Li fermis la librojn kaj enpensiĝe rigardis la lastajn flagretojn de l’ estingiĝantaj karboj en la fajrejo. En la pensoj li trapasis la parolon de la hinda princido kaj la sekvintan diskuton. Se antaŭe lia spirito jam estis en stato de konfuzo pro konfliktoj inter tiom da malsamaj mondkonceptoj, liaj hodiaŭaj travivaĵoj pliakrigis lian maltrankvilecon; se antaŭe li forte deziris, ekkoni la veron, li nun sentis pasian deziron penetri en la misterojn de la spirita mondo. Tiam li eksentis fortan ambicion ĝisfunde kaj senantaŭjuĝe studadi ĉiujn sistemojn kaj dediĉi ĉiujn siajn spiritpovojn al la lumigado de la vero. Eble — li ekrevis, — li elpensos novan sistemon, unuigantan la vererojn el ĉiuj malnovaj sistemoj. Dum momento li imagis, ke li fariĝas nova, fama iniciatoro de aferoj filozofiaj kaj religiaj, vera bonfaranto al la homaro.

Tiujn ambiciajn revojn interrompis ekterno kaj tremeto pro malvarmo, kiuj atentigis lin, ke la fajro estingiĝis kaj noktomezo jam de longe pasis.


Sri Kunwar Kriŝna loĝis en nova okcidenta kvartalo en Londono, ne malproksime de la reĝa palaco Kensington, en bela, mezgranda duetaĝa domo, ĉirkaŭita de alta muro kaj malgranda, sed bela ĝardeno. Li luis tiun