Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MIRINDA AMO

ĈAPITRO I

Finsomera suno malleviĝis post vico da arbetaĵoj, kiuj superkreskis krutaĵon apud nelarĝa, folioriĉa vojeto kampara. La kontraŭa flanko de la vojeto prezentis vidaĵojn pli diversspecajn, permesante, inter branĉolarĝaj arboj, en la malproksimeco, ekrigardeton jen al ĉarmaj konturoj de montetoj, delikate kolorigitaj de la subiranta suno, jen al kampoj, ridetantaj tra plektobarilo, kun aro da sin paŝtantaj bovinoj. La vespero estis tre bela kaj serena. Post la varmega tago nun blovis dolĉa, malvarmeta venteto, parfumita de bonodoraj floroj kaj de novefalĉita fojno.

Sur tiu ĉi vojeto ekvidiĝis figuro de infano, naŭjara knabineto, malrapidanta kaj mallaŭte kantanta melodion iom malgajan. Foje la knabino interrompis la kantadon, jen por rigardi la belan, tra la foliaro videblan ĉielruĝon aŭ aŭskulti gajan pepadon de birdo, kaj jen por kolekti kelkajn frumaturajn rubusojn. Ŝi estis belete vestita per mallonga, helkolora vesteto kun larĝa, helblua rubandego, ligita ĉirkaŭ la talio, blankaj ŝtrumpoj kaj belformaj, nigraj ŝuetoj. Larĝranda ĉapelo el delikata pajlo pendis sur ŝia dorso per rubando de la sama koloro kiel la zono, kovrante grandaparte la abundajn brunajn harojn. La eksteraĵo kaj teniĝo de la knabineto estis allogaj kaj plenaj de infana ĉarmo; ŝia vizaĝo estis, kvankam ne efektive bela kaj iom pala, tamen tre dolĉa kaj interesa pro malhelaj, inteligentaj okuloj.

Subite la infano haltis kaj streĉe aŭskultis: Ie, maldekstre, ne malproksime aŭdiĝis, post kelkaj arbetaĵoj, ludado sur violono. Ĝi estis reva, karesa muziko, kiu tute ravis ŝin. Senbrue ŝi demetis korbeton, kiun ŝi portis per unu mano, kaj staris, dum kelka tempo, senmove, kun rigardo fiksita en la direkto, el kiu venis la ĉarmaj sonoj. Sed nun la trankvilecon malĝentile inter-

1