Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/195

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
178
MIRINDA AMO

komerca kaj industria Kompanio,” kaj iliaj bankieroj estas sinjoroj Coutts kaj K’io. Sed mi volas notskribi por vi ĉi tiujn detalojn. Ili troviĝas kune en mia notlibreto. Mi ankaŭ aldonos mian adreson en Hindujo. Cetere miaj bankieroj londonaj tuj havigos al mi leterojn donitajn al ili por transsendo. Dio benu viajn sindonemajn penadojn, kara fraŭlino. Tiom mi volas al vi konfesi, ke mi foriros en mian malproksiman hejmon kun tre malgaja kaj maltrankvila koro. Pli ol unu dolĉa espero pereis dum la lastaj tagoj, kaj, aldone, la penso pri eĉ malproksima ebleco esti kondutinta maljuste kontraŭ sinjoro Gallimore kaj esti maljuste malhonorinta lian nomon, plenigas min je teruro. Tre kore mi dankas vin pro via afabla vizito, fraŭlino Parkinson.

Doroteo Parkinson amike adiaŭis la princidon kaj rapidis hejmen, kontenta de la rezultato de sia vizito. Ŝi lasis la hindon en stato de granda maltrankvilo kaj necerteco pri tio, kion li devos fari. Tiel subita kaj forta, kiel estis antaŭe lia korinklino al Vilfrido, tiel rapide kreskis lia antipatio kontraŭ li, tuj kiam li konvinkiĝis pri lia kulpo. Kaj nun maltrankviligis lin la penso, ke, malgraŭ ĉio, eble, la rifuzo de Vilfrido iri kun li Hindujon, igis lin antaŭjuĝema kaj tro kredema. Longe kaj korpreme li primeditis la problemon kaj demandadis sin, ĉu la verŝajneco, ke li eraris, estas sufiĉe granda, por devigi lin ŝanĝi sian planon kaj resti pli longe en Londono. Sed fine li decidis, ke ne konsilinde estas prokrasti la vojaĝon.