Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/243

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
226
MIRINDA AMO

amasoj da knaboj kaj knabinoj, kiuj ludas sur la oraj stratoj de nova Jerusalem. En apuda liteto kuŝis infaneto senkonscia pri baldaŭ okazonta operacio, pepante kaj kun feliĉa rideto rigardante la ŝanĝiĝantajn spektrajn kolorojn sur la blanka muro. Alia infano, knabineto, kontente ludis kun pupo: ŝi estis flegistino kaj la pupo kompatinda pacienteto. Du okupantoj de litoj dormis, ellacigitaj de doloroj. Ĉe la lito de unu el la dormantaj infanoj sidis Flora. Ŝia juna vizaĝo aspektis profunde enpensa kaj maltrankvila. Multfoje ŝiaj okuloj turniĝis al la pordo kun esprimo de streĉita atendo. Ĉe ĉiu brueto en la koridoro ŝia vizaĝo ekpaliĝis, kaj ŝiaj brodantaj manoj ektremetis. Fine la pordo malfermiĝis, kaj sinjoro Stubbs eniris. Flora leviĝis kaj etendis al li la manon.

— Kara Marinjo dormas — ŝi flustris kaj, responde al demandanta, zorga rigardo en la vizaĝo de la patro, ŝi diris plue; — Jes, ŝi nun fartas iom pli bone. Hieraŭ nokte ni pasigis tre zorgoplenajn horojn. Okazis kriza momento. Mi restis la tutan nokton ĉe ŝia lito ĝis la kvina horo matene; sed nun mia onklo diras, ke, trapasinte tiun ĉi krizon, ŝi povas resaniĝi.

Sinjoro Stubbs, pri kiu oni povis rimarki ŝanĝon je pliboniĝo rilate lian mienon kaj eksteraĵon, ame rigardis la vizaĝon de la dormanta knabineto, kaj du larmoj malsekigis liajn okulojn. Ekprenante la manon de la juna flegistino, li diris mallaŭte:

— Vi estas bona anĝelo, fratino Flora. Mi ĉiam sentos por vi profundan dankecon.

Flora ne faris respondon. Ŝia koro batis, kvazaŭ ĝi volus krevi. Eksidinte ŝi faris signon al la viro, ke li ankaŭ sidiĝu. Dum kelkaj minutoj regis silento en la ĉambro, tiel ke la knabino timis, ke la vizitanto povas aŭdi ŝian furioze batantan koron. Sinjoro Stubbs rompis la silenton, demandante:

— Kie estas la etulino, kiu kuŝis en tiu liteto?

— Ŝi mortis hodiaŭ matene por esti kun Li, kiu amas infanojn kaj ankaŭ ĉiujn plenkreskulojn, eĉ pekulojn.