Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
24
MIRINDA AMO

— Ho, rigardu! — ŝi diris kun larmoj en la okuloj, — kia dolĉa, pala vizaĝo, la kompatinda estaĵo! Ŝi estas tiel delikata sinjorino. Tiuj blankaj manoj neniam forte laboris. Ho, ve! mi tute ne scias, kiel tio okazis. Se nur mi ne kaŭzis tiun ĉi malfeliĉon!

Spite ĉiuj penoj la svenintino ne plene rekonsciiĝis, kvankam ŝi ofte eligis mallaŭtajn ĝemojn. Estis preskaŭ noktomezo, kiam ŝi dum momento malfermis la okulojn. Ŝi troviĝis en mola lito en kvieta teretaĝa ĉambro de la hotelo. Ĉe la lito staris la loka kuracisto, la hotelmastrino kaj unu el ties filinoj, ĉiuj ame prizorgante ŝin.

Esplorinte la staton de la fremdulino la sekvintan tagon, la kuracisto konstatis, ke, en la okazo se ŝi ne mortos, tre eble estas, ke ŝi restos ĉiama sensinhelpa kriplulino. En la daŭro de kelkaj semajnoj la vivo de la malfeliĉulino balanciĝadis. Neniu sciis ŝian nomon nek la celon de ŝia alveno; kaj kutime oni nomis ŝin “la mistera fremdulino.”

Unu matenon, kiam ŝi ekmaldormis, gajiga vintra suno, brilanta tra blankaj kurtenoj, heligis ŝian ĉambron. Ŝi estis sola. Turninte la kapon, ne sen doloro, al la fenestro, ŝi restis senmova, enpense rigardante malgrandan pecon da blua ĉielo, kiu vidiĝis inter la du flankoj de l’ kurtenoj. Ŝia pala vizaĝo montris signojn de akraj doloroj, ne nur fizikaj, sed ankaŭ spiritaj. Post momento ekbriletis en ŝiaj bluaj okuloj radieto de espero, kiu, iom post iom, fariĝis rigardo de intensa deziro. Ŝiaj lipoj ekmoviĝis preĝe:

— Kara ĉiela Patro, — ŝi murmuretis, — lasu min vivi, por ke mi povu unu fojon vidi mian karegan infanon. Dank’ al plej sindonema flegado de la virinaro de l’ hotelo kaj de sinjorino Gadd, la mistera fremdulino malrapide plifortiĝis, ĝis kiam, fine, la kuracisto povis konstati, ke ŝi estas ekster danĝero. Tamen la prognozo de la kuracisto estis ĝusta: la difekto je la spino estis tia, ke, verŝajne, ŝi neniam reakiros la povon piediri. La suferantino per siaj dankemo, kortuŝa pacienco kaj ĉarma ĝentileco altiris al si ne nur la kompaton, sed