Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
37
MIRINDA AMO

— Mi bone konas la familion, laŭfame. La patrino — aŭ pli ĝuste la duonpatrino de la infanoj — estas kompatinda suferantino. Sinjoro juristo Broadbent vizitis min du fojojn en la daŭro de tiuj dek jaroj, kaj Leo Broadbent unufoje antaŭ longa tempo kune kun sia onklino Graham, la edzino de fama kuracisto en Londono. Li, kredeble, estas nun sinjoreto.

— Mi diris al Flora, ke ŝi nepre devas viziti vin, kaj ŝi promesis peti permeson de la patrino. Mi certigis al ŝi, ke vi estas la plej dolĉa virino en la mondo.

La tiel priskribita virino vidigis feliĉan, gajan rideton:

— Ho! vi danĝera flatemulo! Eble mi estas tio en viaj okuloj, Vilfrido, ĝis . . .

— Ne, ne, — energie protestis la knabo, — vi ĉiam, ĉiam estos, fraŭlino Lambert, ĉiam!

— Vere?

La brodanta virino sin klinis super la laboro, enpense, kaj silento regis en la ĉambro dum kelkaj minutoj. Vilfrido rigardis la lerte laborantajn fingrojn. Subite li ekparolis vigle:

— Ankoraŭ novaĵo, fraŭlino Lambert.

— Nu?

— Onklo Silaso intencas lernoservigi min, tuj kiam mi havos la aĝon de dek kvar jaroj, ĉe sinjoro Billing, la arĥitekturisto.

— Ho! . . . Efektive? — La unua interjekcio esprimis miron, kaj la dua, trene elparolita, enhavis en si econ de dubo, ĉu la parolantino devu ĝoji aŭ malĝoji pri la novaĵo. — Mi pensis, ke vi volas fariĝi muzikisto. Nu, sendube, la profesio de arĥitekturisto estas pli bona, ol tiu de muzikisto. Mi ja tre ĝojas, ke tiu ĉi projekto restigos vin en Long-Seaton almenaŭ kelkajn jarojn plu, sed, verdire, mi ne tre ŝatas la planon, ke vi laboru ĉe sinjoro Billing, Vilfrido.

— Kial ne, fraŭlino Lambert?

— Tial, ke sinjoro Billing, kvankam li estas, sendube, tre lerta kaj honesta kaj bonkora homo, tamen pro siaj malseriozeco kaj malpieco li ne estas tre dezirinda