Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
57
MIRINDA AMO

tiu ĉi cirkonstanco tute ne malplezurigis la delikatan, estetikan sinjorinaron. Ili lerte paŝetis aŭ saltetis en siaj elegantaj ŝuetoj kaj delikate levitaj jupoj de unu seka loko al alia. Multaj ekkrioj kaj ekridoj, elvenantaj el sub la karbujosimilaj ĉapeloj, montris, ke ili tre ĝuis tiun “teruran vadadon tra profundaĵoj da koto.” Foje ili petis Vilfridon, ke li marŝu antaŭ ili, supozeble, por ke li ne ekvidu tro multe de la rubandoj, kiuj ligis iliajn ŝuetojn kaj, intertransmete sin volvis ĉirkaŭ iliaj maleoloj.

En la plej malsupra parto de la vojeto troviĝis malgranda rivereto super kiu staris kruda, ligna ponteto kun gvidstango ĉe unu flanko. La dumnokta superakvego forportis kelkajn el la tabuloj kaj malfirmigis la ceterajn. Kiam la gaja areto estis ĉirkaŭ cent paŝojn malproksime de la ponteto, vidiĝis sur la kontraŭa flanko de l’ rivereto, je sama distanco, figuro de juna dande vestita sinjoro, iranta renkonte al ĝi laŭ memkonscia, svinga irmaniero. En unu mano li balancis maldikan bastonon kun ora tenilo kaj en la alia paron da flavaj gantoj. Lia malbutonumita blua surtuto, kies baskoj gaje flirtis en la vento, vidigis elegantan, lastmodan veŝton kun oraj butonoj. Tuj kiam la sinjorinoj de la estetika klubo ekvidis lin, ekregis inter ili rido kaj ekscito.

— Ho! Jen venas Leo Broadbent, — ekkriis sinjorino Robinson petole, — he, Heleno, kion li, laŭ via opinio, serĉas nun ĉi tie?

— Sendube li esperis, ke vi iros hejmen sola, Heleno, diris fraŭlino Rees.

— Kia malŝparemo de eleganteco en tiu ĉi prozega vilaĝaĉo! Estas nur unu klarigo, nome . . .

— Pro honto, knabinoj, silentu, — flustris fraŭlino Heleno Whitcombe duonamuziĝe, duonmalplezure. — Leo Broadbent! Efektive! Se li estus la lasta viro sur tiu ĉi planedo, mi forpuŝus lin! — poste, kvazaŭ subita inspiro ekkaptus ŝin, ŝi diris: — Venu ĉi tien, Vilfrido, mi petas (ĝis nun ŝi ĉiam nomis lin sinjoro Gallimore), mi volas meti tiun ĉi areton da galantoj en vian butontruon kiel rememorigilon.