Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO I


Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino, kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo. Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozo kaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmonio kun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam de kelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la bela vespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povis vidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojn kaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun kontraŭa montetaro vastan, herboriĉan valon, en kies fundo ridetis bela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radioj de la subiranta suno. Malantaŭe de la sinjorino troviĝis buksaj arbetaĵoj, arte tonditaj kiel verda muro. Post tiu barilo estis videblaj florĝardeno kaj, pli malproksime, la malantaŭa parto de kampara domego.

La reva, paca medito de la maljunulino interrompiĝis per malproksima bruo de kariolo sur la ĉefa vojo de la vilaĝo. Ŝi bone konis la bruon de tiuj radoj kaj la frapadon de tiuj hufoj; eble ŝi jam duonkonscie atendis aŭdi ĝin. Tuj ŝia pensema, bonkora vizaĝo alprenis iom maltrankvilan aspekton. Pli ol unu fojon ŝi turnis sian preskaŭ blankharan kapon en la direkto al la domo. Post kelke da minutoj aperis en malfermaĵo de la buksa

5