Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

barilo figuro de virino, bonguste vestita per malhele blua kostumo kaj larĝranda ĉapelo kun multekosta struta plumego, kiu belkurbe kaj iom kokete superpendis ĝian maldekstran flankon. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam en tiu momento ŝi aspektis kelkajn jarojn pli aĝa. Tion kaŭzis, eble, malserena humoro kaj maldolĉa esprimo ĉirkaŭ buŝo, alie belforma.

La sinjorino kuŝanta sur la litseĝo sin turnis al la venantino kaj per zorgoplena rigardo penis ekkapti ŝiajn okulojn kvazaŭ por diveni ŝiajn hodiaŭajn travivaĵojn. Tiun rigardon la pli juna virino tuj komprenis; tamen ŝi volis ŝajnigi, ke ŝi ne rimarkas ĝin. Penante alpreni pli gajan mienon, ŝi ekparolis kun bonkora tono: —

— Bonan vesperon, onklino Ida. Mi bedaŭras, ke mi malfruas; sed nia vagonaro devis halti senpaciencige longan tempon ĉe la lasta diskruciĝejo por lasi preterpasi skotan poŝtvagonaron el Londono. Niaj malrapidegaj vagonaroj estas tiel senceremonie flankenŝovitaj, kvazaŭ nia tempo kaj niaj aferoj estas nekonsiderindaĵoj. Sed, kion vi faris ĉi tiun longan tagon?

La suferantino ankoraŭ zorgoplene rigardis la vizaĝon de la nevino, en kiu ŝi vidis ne nur malbonan humoron, sed ankaŭ nervan streĉitecon kaj fortan maltrankvilon. Post momento ŝi respondis per belsona, milda voĉo: —

— Antaŭ la temanĝo mi komencis legi unu el la novaj, ĵus alvenintaj romanoj, ĝis mi laciĝis, kaj poste mi fordonis min al la ĝuo de ĉi tiu bela vespero. Kiel belega estas ĉi tiu peceto de la mondo, kaj kiel dolĉa la paco, kiun oni povas ĝui ĉi tie kun ripozema koro, Delfino. Ĉu vi vizitis sinjorinon Standring?

— Jes.

— Ĉu vi ankaŭ renkontis tie sinjorinon Gresswell kaj Esteron Travers?

6