Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Jes, onklino Ida. — Delfino respondis kun iom da hezito kaj maltrankvilo en la voĉo. — Sed okazis nenia laŭforma kunveno por psikaj enketoj.

Fraŭlino Ida Leggat ekprenis kaj karesis la manon de la nevino.

— Karulino, — ŝi diris milde, — mi tre dezirus, ke vi ĉesu partopreni tiujn . . . misterajn spiritistajn kunsidojn. Mi, verdire, ne komprenas tiajn aferojn; efektive mi ne volas kompreni ilin, ĉar mi estas konvinkita, ke la bona Dio ne volas, ke ni sciu pri la mondo de spiritoj kaj pri la okupoj de la mortintoj pli, ol Li malkaŝis al ni en la Sankta Skribo. Mi tute ne povas kompreni, kial vi tiel fervore interesiĝas pri tiuj teruraj okultaĵoj. Certe estas, ke ili malklarigas al vi la spiritan perspektivon kaj ke ili fine difektos vian tutan vivon.

Delfino nur duone aŭskultis. Jam multfoje ŝi aŭdis similajn avertojn kaj ŝi kompatis la karan, simplaniman maljunulinon pro ŝia timemo kaj pro ŝia kortuŝa ortodokseco. Dume ŝia kapo estis plena de aliaj premantaj pensoj. Neatente ŝi eltiris la pinglegojn el sia ĉapelo, metis ilin ambaŭ sur malgrandan ĝardentablon kaj post kelka tempo diris:

— Ne, ni tute ne priparolis psikajn aferojn. Sed, ho, kara onklino, mi estas pli malfeliĉa, pli turmentata, ol iam antaŭe. Prezentu al vi: Estero akompanis min ĝis la stacio kaj survoje sciigis min, ke ŝi klare vidas, kial ŝia frato Roberto forĵetis min. Ho! estas terure; sed mi ankaŭ jam klare vidas ĝin: Hugo, mia propra duonfrato, venenis liajn pensojn kontraŭ mi kaj inside, mensoge kalumniis min.

— Sensencaĵo, kara knabino, vi devas ne aŭskulti tiajn konjektojn.

— Tio estas pli ol nura konjekto, onklino; pli ol su-

7