Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

altanimaj Esperantistoj. Neniam antaŭe li sentis tiel akre la antipation kaj malharmonion ekzistantajn inter li kaj liaj du kunfirmanoj; neniam antaŭe venis al li tiel forte la dezirego serĉi agadkampon aliloke por siaj ambiciaj vivoceloj. Kvankam lia ĝisnuna kariero de industriisto estis tre sukcesplena, li ofte sentis, ke la providenco ne destinis lin por komerca okupo.

La intersalutoj kun fraŭlino Leggat estis tre koraj, kaj faris al ambaŭ sinceran ĝojon.

— Estas tre aminde, — ŝi diris, — veni tiel frue post via reveno, kiam, mi estas certa, vi devas multon fari. —

Ŝi kuŝis, kiel kutime, sur veturila kanapo en tiu sama, vasta ĉambro, en kiu ni jam antaŭe renkontis ŝin. La pasintaj dek jaroj ne efikis sur ŝi pli grandan ŝanĝon, ol kiom oni povis atendi. Ŝi estis ankoraŭ pli kaduka kaj pala, kaj ŝia dolĉa, malgrasa vizaĝo montris sulketojn gravuritajn de korpremado. El ŝiaj grizebluaj okuloj ankoraŭ brilis tiu sama simplanima bonkoreco, kiu kaptis la korojn de ŝia tuta konataro. Iafoje en ili kuŝis profunda paco, sed hodiaŭ, malgraŭ la ĝojo sentata pro la vizito de Leonardo, ili kelkafoje perfidis la maltrankvilon, regantan ŝiajn pensojn.

Onklino Ida aŭskultis kun kortuŝa intereso la rakonton de la amiko; tamen la kaŝitaj rigardetoj, kiujn ŝi pli ol unu fojon ĵetis al la pordo kaj tra la fenestro en la mallumiĝantan ĝardenon, konjektigis al Leonardo, ke sekreta animdoloro fortiras ŝian atenton. Tio igis ankaŭ lin distrita. Kiam li finis sian rakonton, la maljuna sinjorino demandis:

— Ĉu ni ambaŭ ne ŝajnigas facilanimecon, dum niajn korojn premas malgajaj pensoj?

— Vi estas prava. Ni do interparolu malkaŝe pri niaj ĉagrenoj. —

95