Irante hejmen por la tagmanĝo, Leonardo survoje renkontis Lornan, revenantan kun amikino de bicikla ekskurseto. Ŝi desaltis kaj ĝoje salutis la amikon:
— Ho, sinjoro Marston, mi parolis kun Malkomo hodiaŭ matene. Ĉu estas vere, ke vi kondukos lin al amiko via en Londono, kiu estas lerta specialisto?
— Jes, via patro jam konsentis. Ni iros morgaŭ matene.
— Ho, mi tre ĝojas. Kiel bonkora vi estas, kara sinjoro Marston! Ŝajnas, ke Malkomo havas senliman konfidon al vi. Li estis preskaŭ gaja. Nu, onklino Ida sendas al vi amajn salutojn, kaj kun granda plezuro atendas vian viziton hodiaŭ vespere. Ne ĉagrenu la karulinon.
— Ne; mi iros. Ĉu vi povos pasigi unu horon kun via frato por distri lin dum mia foresto?
— Jes, certe, mi venos tuj post la vespermanĝo.
— Bone, dankon.
Jam krepuskiĝis, kiam la altkreska figuro de Leonardo Marston trapasis pordeton, kondukantan en la belan parkon de fraŭlino Haverford. Li troviĝis en neserena humoro. Kiom ajn li amis sian dolĉan maljunan amikinon, kaj kiom ajn li deziris plezurigi ŝin per rakonto de siaj libertempaj travivaĵoj, li iom malvolonte iris viziti ŝin hodiaŭ vespere. Sekvante vojeton laŭ herbokovrita deklivo, en la direkto al la lageto en la valo, li sentis la aeron sufoka, kaj ŝajnis al li kvazaŭ lia koro premiĝas pro la malvasteco de lia vivo en Linkfield. La fortaj, animaltigaj impresoj, kiujn faris sur lin la libera aero kaj la grandiozeco de la eternaj montegoj en Svisujo, vive revenis al li en la pensojn, kaj ne malpli vive la memoro pri la ĉie trovita simpatio de multaj