Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okultaĵoj, Delfino persiste kredas, ke ŝi havas interkomunikojn kun sia mortinta fianĉo, kvankam lastatempe ŝi ne ofte, eble neniam, partoprenas spiritistajn kunvenojn en Londono. Supozeble ŝi tre ofte kondutas tre strange antaŭ vi kaj aliaj, sed mi ne povus priskribi la scenojn, kiujn mi vidis ĉi tie — terurajn, terurajn. Estas mirindaĵo, ke ŝia cerbo ankoraŭ ne detruiĝis — kaj la mia. Ankoraŭ nun ŝi pasigas kelkafoje tutajn horojn vespere en la lagovalo, esperante denove renkonti tie la spiriton de sia iama amanto. Mi supozas, ke ŝi estas tie en la nuna momento, ĉar mi ekvidis ŝin ŝtelirantan tra la florĝardenon antaŭ duonhoro.

— Kiajn avertajn ekzemplojn vi aludas?

— Fraŭlino Travers, la fratino de la mortinta Roberto Travers, kiu, mi pensas, komence instigis Delfinon sin okupi per spiritistaj aferoj, kaj kiu, sekve, estas priresponda pri multe da malfeliĉo, sciigis al ni, ke amikino ŝia, bone konata mediumo, freneziĝis. Kelkaj aliaj ankaŭ, kutimintaj sin submeti al spiritoj de mortintoj, nun troviĝas en privataj frenezulejoj.

Leonardo leviĝis, enpensiĝe iris al la elstara fenestrego kaj elrigardis. Li volis antaŭe pripensi siajn vortojn. Li hezitis ankoraŭ pli multe aflikti la premitan animon de la amikino per sciigo pri la kredo, kiun li tenis jam de kelkaj jaroj, nome, ke spiritistaj mediumoj — kiam ili ne intence praktikas trompaĵojn — ne ricevas komunikojn de spiritoj de mortintoj, sed de demonoj, personigantaj la mortintojn, kaj ke sindonado al la influo de malbonaj spiritoj havas la plej terurajn sekvojn, moralajn kaj spiritajn. En la rapide disvastiĝanta spiritista movado li vidis la plej danĝeran el la multaj nuntempaj signoj de spirita senripozeco de la mondo, kaj la plej subtilan penadon subfosi la veran kristanan fidon. An-

97